• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:30:38    
(foto)Monde plej longa transmara ponto ekkonstruiĝis

cri

Disvolvinte la ĉinan mapon, oni povas vidi, ke en la bela orienta marbordo estas trumpeta breĉo—Hangzhou-Golfo. Ĉe la golfo estas du urboj vid-al-vide, norde la metropolo Ŝanhajo kaj sude la urbo Ningbo, kun la distanco de malpli ol 200 kilometroj. Sed oni devas ĉirkaŭveturi la golfon je 400 kilometroj inter la du urboj.

Ningbo, kvankam havanta apartan naturan havenon, tamen situas en la trafika fino en la regiona ekonomio.

Ŝanĝi la naturan baron en senbaran vojon kaj la trafikfinon en trafikan artikon estas revo de Ningbo-anoj.

En 1992, la Ŝtata Planada Komisiono unuafoje prenis Ŝanhajon kaj Ningbon kiel du gravajn ĉenerojn en la projekto de ĉemaraj trunkaj ŝoseoj

tra Hangzhou-Golfo. En 1993, Ningbo komencis projekti transmaran ponton. Aprile de 2002, la Ŝtata Konsilantaro oficiale aprobis la programon de la transmara ponto super Hangzhou-Golfo.

La 8-an de junio de 2003, sur la suda bordo de Hangzhou-Golfo okazis solena ceremonio de angulŝtona meto por la konstruado de la monde plej longa transmara ponto.

Laŭ konigo de sinjoro Wang Yong, ĝenerala direktoro de la komandejo de la inĝenieriaĵo pri la Transmara Ponto de Ningbo-Hangzhou Golfo, la ponto ligos la ŝoseojn sur la suda bordo de la Hangzhou-golfo kun tiuj de Ningbo kaj Ŝanhajo.

Post finkonstruiĝo de la ponto, la vojaĝo inter Ŝanhajo kaj Ningbo mallongiĝos je 120 kilometroj, bezonante nur du-horan veturadon. Ningbo, el la trafika fino al la artiko, akiros serion da pontaj efikoj: la ningbo-a haveno vastiĝos, tio favoros al la havena ekonomio kaj disvolviĝo de la internacia kontenera transportado; favoros al la disvolviĝado de eksportaĵa prilaborado, fabrikado, komercado, turimado kaj aliaj industrioj.

La konstruado de la ningbo-hangzhou-a transmara ponto ankaŭ donos grandegan influon al la regiono ĉirkaŭ la hangzhou-a golfo kaj eĉ al la tuta regiono de la delto de la riveroYangzi.

Sur ambaŭ bordoj de la Hangzhou-golfo, troviĝas 6 urboj Ŝanhajo, Jiaxing, Hangzhou, Shaoxing, Ningbo kaj Zhoushan. La plej granda el ili estas Ŝanhajo, situanta norde de la trumpeta breĉo de la Hangzhou-golfo. Specialistoj opinias, ke la regiono devas esti “Orienta Granda Haveno” kunakordiganta la tri havenojn en Ŝanhajo, Ningbo kaj Zhoushan pro tio, ke Ŝanhajo liveras al la urbaro ĉirkaŭ la Hangzhou-golfo ankoraŭ plivastan internacian pasejon.

En Ŝanhajo, jam troviĝas regionaj aŭ ĉinaj staboj de proksimume 200 translandaj kompanioj. Pli ol 5 000 komercaj oficejoj atendas eskaladiĝi, sennombraj internaciaj institucioj pri moderna transportado, vendado kaj komercado establiĝas. Tiuj eksteraj komercistoj senescepte prenas Ŝanhajon kiel centron aŭ stabejon kaj ĵetas la rigardon al ankoraŭ pli vasta tereno kia la delto eĉ la tuta baseno de Yangzi por ke la regiono estu bazo por produktado kaj eksportado, eĉ la grava investa celo en la estonteco.

Laŭ la internacia kriterio, la vetura tempo inter urboj ĉirkaŭ municipo devas esti ene de du horoj. Kredeblas, ke kun la konstruado de la transmara ponto de Hangzhou-Golfo, aperos granda urbaro konsistanta el la urboj Jiaxing, Hangzhou, Ningbo kaj Zhoushan kun Ŝanhajo kiel la centro. Specialistoj prognozis, ke kadre de la urbaro vivos proksimume 25 milionoj da loĝantoj en areo de 3 mil kvadrataj kilometroj .