• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:31:42    
Malgranda ludilo, giganta komerco

cri
En Ĉinio homa vivnivelo estas pli kaj pli alta kaj diversaj ludiloj aperas sennombre kaj senfine. Rapideco de ludilo-aĉeto de gepatroj ne povas atingi kapricadon de infanoj. Multaj ludiloj estas elkribritaj dum mallonga tempo, tamen prezo de unu ludilo estas centoj da juanoj eĉ miloj da juanoj. En tia kondiĉo, nova fako de ludila luigo laŭstate naskiĝis.

Dum infana kreska procezo, gepatroj elspezas multe en ludilo-aĉeto. Cetere multaj gepatroj opinias, ke en la nuna merkato la prezo ĝenerale estas alta kaj specoj malmultaj. Cetere, infanoj interesiĝas pri sama ludilo ne pli ol 6 tagojn. Se ni povas lui ludilon, tio estas kontentiga. Tio estas deziro de multaj gepatroj. Iu patrino longtempe ĝuas ludilo-luigan servon. Ŝi diris al raportisto:

“Rimedo ludilo-luprena estas oportuna kaj ekonomia. Uzante la rimedon, ni nur elspezis malpli ol dek juanoj, tamen se vi aĉetas ludilon, almenaŭ kelkdek juanojn vi devas pagi. Infana intereso estas ŝanĝiĝema, en butiko ludilo-luprena infano povas ludi pli multajn kaj bonajn ludilojn.”

Diverĝo inter bezono kaj provizo ĉiam produktas grandan merkaton. Infano bezonas ludilojn, tamen esploro pruvas, ke la intereso de infano al ludiloj nur povas daŭri en unu semajno. Tia stato naskis la fakon de ludilo-luigo.

Ludilo-luiga Limigita Kompanio Sagaca Birdo estas tia entrepreno. Lia serva celo estas, posedi pli multajn ludilojn per mono sufiĉa por aĉeti unu ludilon. En Sagaca Birdo, pagante 200 juanojn unufoje vi povas lupreni ludilojn laŭ via plaĉo kaj sen limigo de tempo.

Ludilo kun granda dimensio kaj alta prezo kiaj akumulatora aŭto, glitstablo kaj balancilo, por la ĉina popolo, se ekonomia kondiĉo permesas tion, almenaŭ loĝeja stato ne permesas. Tamen se vi aĉetas unu membro-karton per 200 juanoj en unu jaro, vi povas ĝui la luigan servon, via infano povas ludi pli multajn ludilojn per relative malmulta mono. Cetere, ludiloj ankaŭ estas antisepesitaj.

Fraŭlino Li Jian estas mastro de iu ludilo-luiga ĉenera kompanio. Ŝi konigis staton de la butiko al raportisto. Ŝi diris, ke nun klientoj ĉefe estas mense malfermaj junaj gepatroj. Kvankam la fako iom post iom leviĝas kaj disvolviĝas, tamen ankoraŭ ekzistas konflikto inter la koncepto ludi luprenitan ludilon kaj tradicia konsuma kutimo de la ĉina popolo. Tio iom influas disvolviĝon de la fako. Tamen Li Jian ne maltrankviliĝas pri tio. Ŝi diris:

“Oni bezonas tempon por ŝanĝi koncepton, kelkaj gepatroj ne povas akcepti la luprenon. Sekve de pli profunda kompreno, ili povas prave koni tion. Ludilo-luigo estas favora al privatulo, al lando kaj al media protekto.

Ĉina ludilo-luiga fako ekstartis kaj administra komercisto devas serioze efektivigi administran kaj servan laboron. Pri estonteco de la fako, Li Jian havas plena memfidon. Ŝi diris:

“Mi pensis, ke tio estas suna fako kaj havas bonan perspektivon. Per sama kvanto da mono, infanoj povas ludi pli multajn ludilojn. Tio estas anbaŭflanke gajniga fako.”

Nun en Ĉinio jam aperis kelkaj tiaj kompanioj kun alta renomo. Ni konvinkiĝas, ke sekve de pluapaŝa ŝanĝiĝo de homa koncepto, ludilo-lupreno ludos pli kaj pli grandan rolon en vivo de la ĉina popolo.