• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:32:28    
Sabla industrio espereble estos grava apogilo en ekspluatado de okcidenta landparto

cri
De la lastaj jaroj, en iuj sekegaj kaj dezertaj regionoj de ĉina okcidenta landparto, oni ekspluatas sablan industrion sin apogante sur vasta tero, longtempa sunumado, granda diferenco de temperaturoj kaj aliaj naturaj kondiĉoj. La industrio logas iujn entreprenojn fari investon, kaj malfermis novan spacon por disvolvi la agrikulturon de tiuj regionoj kaj estigas tiean ekologian medion en bona cirkulado. La kamparanoj kaj paŝtistoj havas kontinuan, rapide kreskan kaj stabilan enspezon.

En la pasinta jarcento, ĉina sciencisto sinjoro Qian Xuesen elmetis la teorion de sabla industrio. Resuminte la sperton kaj lecionon de ĉina ekspluatado en okcidenta landparto, li opiniis, ke necesas preni la agrikulturon kiel bazon en ekspluatado de okcidenta landparto. La okcidenta agrikulturo ne estas la simpla kliŝado de tiuj en la orienta kaj la meza landpartoj. En la okcidenta parto de Ĉinio troviĝas grandareo da gobio kaj dezerto, necesas plene taksi la apartajn superecojn de tiuj regionoj. Oni ne devas vidi la damaĝon de dezerto kaj pasive preventi, jungi kaj bari dezertiĝon, sed devas pozitive elvolvi la superecon kaj ekspluati sablan industrion.

Nun en okcidenta parto de Interna Mongolio, lokaj entreprenoj, kamparanoj kaj paŝtistoj pli kaj pli multe profitas el dezerto, homoj kaj la dezerto harmonie kunekzistas.

La urbo Wuhai kun la titolo Perlo de Dezerto estas ĉirkaŭita de tri sablaj zonoj. Vicĝenerala sekretario de la urba magistrato Guo Jinbo diris, ke en la antaŭaj kelkaj jaroj, ili tutenergie plantis arbojn kaj herbojn por prenventi kaj jungi dezertiĝon. Tamen fakto montris la fiaskon. La urbo Wuhai en praktikado serĉis la regulecon de dezerto kaj konstruis altefikan sunbrilan forcejon, plenan de brila kaj varma riĉfonto. Oni kultivas legomojn kaj kontraŭsezonajn melonojn kaj fruktojn. La po-mua forcejo (egalanta al 1/15 hektaro) enspezigas pli ol 20 mil juanojn.

La entrepreno Yili Grupo aplikas manieron kombini kompanion kaj kamparanajn familiojn en ekspluatado de la ĉinaj drogherbojnn. En la bazo de la normala plantado de ĉinaj drogherboj, paŝtisto Yang Leng, preninte faskon da glicirizoj, ĝoje kalkulas, ke pasintjare, li plantis pli ol 10 mil muojn da glicirizoj, kiuj tre bone kreskas. Venontjare, kiam rikoltiĝos la glicirizoj, li pure enkasigos pli ol 200 juanojn po muo krom la produktokosto. Li diris, ke li investis 170 mil juanojn, sed ĉiujare minimume enspezas 700 mil juanojn. Tio estas afero de unufoja investo sed eterna utiligado kaj dumviva profitado.

En iu vilaĝo de Interna Mongolio fama pri sovaĝaj glicirizoj, paŝtistoj vivtenis ĉefe per paŝtado kaj fosado de sovaĝaj glicirizoj. En la jaro 2001, la entrepreno Yili Grupo ekspluatis sablan industrion kaj faris investon por konstrui bazon de ĉinaj drogherboj, kaj gvidi la kamparanojn kaj paŝtistojn reguligi la produktadan strukturon. Yang Leng diris, ke ili vendis ŝafojn sed plantis glicirizojn, la tutjara enspezo meznombre pliiĝis je 1 200 juanoj.

Kun la ĉasado de profito de entreprenoj, la dezerto verdiĝas. Yitai-bionta alt-teknika kompanio, jam surmerkatiĝinta, komencis la ekspluaton kaj sintezan utiligadon de glicirizoj en 1997. La kompanio investis 46 milionojn da juanoj en la dezerta tereno en Interna Mongolio por planti glicirizojn kaj protekti la sovaĝajn glicirizojn sur pli ol 40 mil muoj da tero. La dezerto estos ĉiurkaŭata per 2 mil ŝirmaj arboj kaj 100 mil muoj da ŝirma arbedaro.

Vicestro de la Asocio pri Sabla Industrio de Interna Mongolio sinjoro Hao Chengzhi diris, ke la lastajara ekspluato de sabla industrio pruvis, ke sabla industrio estas nova vojo por la agrikultura ekspluato kaj ekologia konstruado en la dezerta tereno de la ĉina okcidenta landparto, kaj ankaŭ grava flanko por gvidi tiujn regionojn konstrui bonhavan socion.