• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:35:01    
Aperis 5 tendencoj de la investo de la translandaj kompanioj en Ĉinio

cri
Karaj aŭskultantoj, post ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, okazis grava ŝanĝo de la investa medio. Pro tio, faris gravan reguladon ankaŭ la strategio kaj stilo de la investo de la translandaj kompanioj en Ĉinio. Antaŭtage, direktoro de la Transland-kompania Studa Centro sub la ĉina Komerca Ministerio sinjoro Wang Zhile dum intervjuo montris, ke aperis novaj tendencoj de la translandaj kompanioj investantaj en Ĉinio en la flankoj de investaj strategio, kampo, stilo kaj aliaj. Li esperas, ke la ĉinaj kompanioj aktive traktu tion kaj klopodu por komune disvolviĝi en la kunlaboro kaj konkurenco.

Ekde praktiko de la reformado kaj malfermo en la fino de la 7-a jardeko de la 20-a jarcentro, Ĉinio senĉese altigis nivelojn en la flankoj de ekstera komerco kaj uzo de la ekstera kapitalo. Post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo en la fino de la jaro 2001, Ĉinio aktive plenumis koncernajn promesojn, mallevis doganon, malfermis merkaton, reviziis leĝojn kaj kodojn kaj strebis por bonigi investan medion. Tio kreis favorajn kondiĉojn por pluapaŝe vastigi investan skalon de la translandaj kompanioj en Ĉinio.

Direktoro de la Transland-kompania Studa Centro sub la ĉina Komerca Ministerio sinjoro Wang Zhile analizis, ke regulado de la investa strategio estas la ĉefa ŝanĝo de la investo de la translandaj kompanioj en Ĉinio.

La dua nova tendenco de la translandaj kompanioj en Ĉinio estas grava ŝanĝo en la investa kampo. Direktoro Wang Zhile diris:

“Antaŭe, la transmaraj komercistoj investis ĉefe en la fabrika kampo kaj nun ili plifortigas investon en la kampo de la serva industrio. En la lastaj unu kaj du jaroj, ili investas ankaŭ en la financa industrio, kiaj banko kaj asekurado. Ili aktive eniras aŭ jam eniris en la var-transportadon, telekomunikan industrion kaj la industrion de la maldetala kaj detala vendoj.”

La tria nova tendenco aperis en la sistemigo de la investaj programoj. Nuntempe, la translandaj kompanioj sinsekve kondukas reguladon kaj kombinadon pri la investaj programoj en Ĉinio, multaj grandskalaj translandaj kompanioj metas gravajn celojn de la ĉin-investo en la programojn de la grandaj skaloj kaj altaj investaj valoroj.

Laŭ la ŝanĝoj de la translandaj kompanioj en la flankoj de la ĉin-investa strategio kaj kampoj, ankaŭ aperis nova tendenco en la stilo de la investo. Antaŭe, la translandaj kompanioj ĉefe starigis kooperigajn kompaniojn en la ĉina investo; kaj nun, tiuj grandaj kompanioj pli kaj pli starigas proprajn kompaniojn en Ĉinio. Aliflanke, la translandaj kompanioj ne nur povas investi entreprenojn en Ĉinio, sed ankaŭ povas aĉeti kaj aneksi entreprenojn en Ĉinio.

La kvina nova tendenco okazis en la unuigo de la investa administra sistemo. Direktoro de la Transland-kompania Studa Centro sub la ĉina Komerca Ministerio sinjoro Wang Zhile diris, ke la ĉinaj entreprenoj devas alpreni efikajn rimedojn por aktive iniciateme trakti la novan situacion:

“Ni devas vidi la diferencojn inter niaj kompanioj kaj la translandaj, trovi la diferencojn kaj lerni bonajn meritojn de la translandaj kompanioj. La plej bona rimedo estas kunlaboro. Per lerno, kunlaboro kaj konkurenco, plifortiĝos la konkurenca forto de niaj entreprenoj.”

Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la raporton. Dankon pro via aŭskulto.