• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:37:40    
(foto)Floristino, bonhava vivo estigas novajn okupojn

cri

Abundaj kaj koloraj modoj estigas en ĉinaj urboj nemalmultajn novajn okupojn, florista profesio estas unu el ili.

Hodiaŭ ni konigu floristinon, kiu entreprenas florvendejon en florbirda merkato de la urbo Nanning en Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Ĉiutage tiu merkato plenas de homoj aĉetantaj freŝajn florojn. Nuntempe, malmultaj simple aĉetas florojn sed plejmultaj postulas artefaritajn florkorbojn kaj bukedojn. Ĉio, de simpla rozpedunklo ĝis centflora arkado, koncentas elstaran metion de nia konigota floristino Li Yongqin.

Antaŭ 8 jaroj, kiam Li Yongqin estis florvendistino, ŝi trovis, ke konsumantoj havas malsamajn postulojn pri freŝaj floroj: geedziĝa ceremonio, naskiĝtago, solenaĵo de entreprenoj, dekoracio de restoracioj, ornamo de konferencoj, tial ŝi speciale veturis al Kantono kaj Kunming por lerni la arton de floro-aranĝo. Poste ŝi funkciigis sian florvendejon por vendi florojn kun sia metilerteco. Tio estas bonvenigata de klientoj. Kun pli kaj pli multaj negocoj, ŝi malfermis filion.

Li Yongqin diris, ke ŝi havas certan fonton de klientoj kiaj restoracioj, kompanioj, familioj kaj registaraj organoj. Ĝenerale, oftas ekfunkcioj de iuj kompanioj, malfermoj de restoracioj kaj okazigoj de geedziĝaj ceremonioj. Kiam venas la Printempa Festo, Valentina Tago, Patrina Tago kaj Patra Tago kaj aliaj apartaj tagoj, speciale prosperas ŝia komercado. Ŝi diris:

“Nun la vivkvalito de popolanoj altiĝas. Aĉetante florojn, oni volas sekvi novan modon. Tial floristino devas ĉiam kaptis la modon por havi neniel elĉerpeblan negocadon.”

Laŭ ŝi, antaŭ 8 jaroj, en la urbo Nanning jam estis nemalmultaj florvendejoj, tamen tiam la florospecoj estis malmultaj, nur rozo, kariofil-dianto, krizantemo kaj aliaj ordinaraj specoj kun koloroj nur ruĝa, flava, blanka kaj pinta. Tamen nun en ŝia vendejo aĉeteblas dekoj da specoj de floroj kun koloroj puraj kaj miksitaj. Tiuj floroj plibriligas la floran metion kaj plibeligas la vivon.

Urbano Li Shengyang mendis floro-korbon ĉe la florvendejo de Li Yongqin. Li diris al raportisto: “Nun la vivo estas plibona, ĉu ne estas agrabla afero kunporti belan florkorbon kun rosgutoj hejmen?”

Laŭ konigo, en la urbo Nanning nun troviĝas pli ol 200 florvendejoj. Nove elstarantaj floristinoj dekoracias la urbon kaj beligas la vivon per sia metio.