• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:38:18    
Ĉinio ĉiuflanke reguligas la strategion de forstokultura disvolviĝo

cri
Ĉinio ĉiuflanke reguligas la strategion de forstokultura disvolviĝo. La ĉina forstokulturo sin trovas en historia turniĝo de ligna produktado al ekologia konstruado.

Ĉina Ŝtata Forsta Buroo lastatempe okazigis raportan kunvenon pri forsta disvolva strategio en Ŝanhajo. La unua sciencisto de Esplora Institucio sub la ĉina Akademio pri Forsta Scienco profesoro Peng Zhenhua diris, ke Ĉinio enmetas forstokulturon en la ĉefan lokon en kontinuigebla disvolviĝo kaj en la unuan lokon en ekologia konstruado. Laŭ la plej nova difinita strategia penso pri la forstokultura disvolviĝo, en la antaŭa duona jarcento de la 21-a jarcento, Ĉinio difinos la forstan kontinuigeblan disvolvan vojon kun ekologia konstruado kiel la ĉefaĵo, kaj starigos teritorian ekologian sekurecan sistemon kerne de arbara vegetalaro kun kombino de arbaro kaj herbaro, por konstrui ekologie civilizacia socio kun belaj pejzaĝoj.

Esplorado montras, ke la bezonado de ekologio jam anstataŭigis tiun de lignaĵo kaj forstaĵoj kaj fariĝas la unua bezonado de la socio al la forstokulturado. Nun en Ĉinio la forsta disvolviĝo estas severe postiĝinta.

La arbara riĉfonto ne sufiĉas en totala kvanto, ĝia etendiĝo malegalas kaj

la efiko malaltas. Tio formas kontraŭdiron al pliiĝanta bezonado de forsta ekologio.

Laŭ konigo de sinjoro Wei Diansheng, estro de fako pri plantado kaj forstumado de la Ŝtata Forsta Buroo, ke Ĉinio jam elmetis la strategian celon por disvolvi forston; en la jaro 2010 la arbara amplekso de la tuta lando estos pli ol 19%, en 2020 pli ol 23% kaj en 2050 pli ol 26%. En la mezo de la kuranta jarcento, en la tuta lando primare finiĝos la konstruado de moderna forstokulturo kun abundaj riĉfontoj, kompletaj funkcioj, elstaraj efikoj kaj bonaj medioj.

En la strategia esplorado pri la forsta disvolviĝo plej nove plenumita en Ĉinio, oni projektis, ke en la jaro 2050 la arbara amplekso de pli ol 70% de urboj de Ĉinio superos 45%, por kontentigi la postulon de urba aranĝo pri tio, ke “urboj inter arboj, vojoj inter verdoj, domoj inter ĝardenoj kaj homoj inter pejzaĝoj”. Oni ankaŭ konstruos urban arbaran ekologian retan sistemon, kiu enhavos urbajn parkojn, ĝerdenajn verdojn, riveroj, vojoj kun larĝaj arbozonoj, arbaj parkoj kaj naturaj parkoj por finfine formi verdan ekologian ringon ĉirkaŭ la urba centro, proksima kaj malproksima antaŭurboj.

Kvankam kun la rapidigo de urbiĝa procezo, diversnivelaj urboj jam konsciis, ke ekologia kvalito kun verdo kiel ĉefaĵo vidigas gravan kapablon de urbo por kontinuigebla disvolviĝo. Tamen nun en ĉinaj urboj, restas ankoraŭ evidentaj problemoj pri ekologia medio. Ekzemple la proporcio de uzebla ekologia tero ne estas akorda, la natura ekologia sistemo estas senĉese dispecieta, la bionta varieco malaltiĝas. Krom la tradiciaj urbaj polucioj atmosfera, akva, brua kaj rubaĵa, aperas ankaŭ “blanka polucio”, domega vento, varm-insula efiko, luma polucio kaj aliaj novaj problemoj.

Konstruado de kompleta ekologia sistemo de urba arbaro estas grava vojo por sinteze solvi diversajn ekologiajn problemojn de urboj. Antaŭ finkonstruiĝo de kompleta urba arbara sistmeo en 2050, Ĉinio projektas fundamente starigi urban arbaran reton en 70% de urboj de la la tuta lando, kaj la arba kovreco atingos 30%, kaj en 2020, altigos la arban amplekson al 40%.