• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:39:07    
Yan`an: jungado de ekologia medio

cri
La urbo Yan`an en norda parto de la provinco Shanxi de Ĉinio estas sanktejo de la ĉina revolucio. Tamen en la pasintaj jardekoj, akranta grunda erozio serioze detenis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Yanan. Ekde 1997, Yan`an prenis la ekologi-median konstruadon kiel disvolvan direkton, kaj faris grandskalan verdigadon. De la lastaj 5 jaroj, la ekologia medio de Yan`an jam grande pliboniĝas. Kamparanoj havas stabile kreskantan enspezon. La viv-nivelo altiĝas.

Yan`an famas pro tio, ke en la 30-40-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĝi estis sidejo de la centra regpotenco de la Komunista Partio de Ĉinio. Tamen pro sia geografia situo, en multaj jaroj ĝi estis unu el la regionoj de la meza baseno de la Flava Rivero serioze damaĝitaj de grunda erozio. Kompare kun evoluintaj regionoj, Yan`an estas postiĝinta en ekonomia, kultura kaj aliaj flankoj.

En 1997, Yan`an la unua en la tuta lando faris provon bloki monton kaj malpermesi paŝtadon sur monto kaj rearbarigi al agroj. Du jarojn poste, 13 gubernioj kaj regionoj de Yan`an estis senescepte enlistigitaj kiel la ŝtataj provpunktaj gubernioj de rearbarigo al agroj.

Vicestro de la urbo Yan`an sinjoro Li Wenhao esprimis, ke la kvinjara praktikado de rearbarigo al agroj ne nur plibonigas la ekologian medion sed ankaŭ donas potencan movforton al kontinuigebla disvolvo de la ekonomio kaj socio de Yanan. Li diris:

“Rearbarigo al agroj estas plej granda inĝenieriaĵo praktikata de Yan`an depost la starigo de la nova Ĉinio, havanta plej altajn investojn, plej longan tempon, plej vastan ampleksecon kaj plej multajn profitojn. Ĝi estas la sukcesa praktiko de Yan`an por plenumi la strategion de eksplutado de okcidenta landparto.”

Laŭ konigo, en la lastaj 5 jaroj, Yan`an jungis pli ol 470 mil hektarojn da areo de grunda erozio, faris pli ol 300 mil hektarojn da rearbarigo al agroj. Dank` al tio, la leŭsa ebenaĵo verdiĝas.

Wuqi-gubernio en la nordokcidenta parto de Yan`an estas modelo de rearbarigo. Pasintece, estis tre malbona la stato de Wuqi. Guberniestro Xue Zhanhai konigis, ke delonge tieaj popolanoj ĉiam sekvis la tradician produktan manieron, rezulte, la ekonomio estis iom post iom postiĝinta. Li diris:

“Ĝis la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la tuta gubernio havis 130 mil hektarojn da kulturata agro. Brutara bredado, ĉefe de la kapra serioze superis la brutportan kapablon de la natura herbejo. La rabema entreprenado kaŭzis ekologian malboniĝadon ekonomie longtempan malriĉecon.”

En 1998, Wuqi-gubernio ekpraktikis blokadon de monto kaj malpermeso de paŝtado kaj rearbarigon al agroj. La arbara kaj herbara amplekseco altiĝas al nuna 50% el mal pli ol 20% en la jaro 1997. Wuqi-gubernio fariĝas tia kun plej granda skalo de rearbarigo en Ĉinio. Iu telesensa foto lastatempe sendita el tergloba satelito vidigas, ke Wuqi-gubernio sajnas verda folio, flirte kuŝanta sur la nordokcidenta parto de Yan`an.

Dum la praktikado de rearbarigo, la yan`ana registaro ankaŭ kondukis popolanojn ĝustatempe reguligi la industrian strukturon kaj starigi stabilan kaj fidindan enkasigan fonton. Vicurbestro Li Wenhao konigis, ke pro tio, ke la ŝtata politiko pri rearbarigo al agroj permesas disvolvi 20% de ekonomia arbaro, la urbo iel kulturas jujubon, kajenan pipron, juglandon kaj aliajn nukson kaj freŝajn fruktojn en norda parto borde de la Flav-rivero. Samtempe la urbo plenforte elvolvis herb-bredadon, kaj enmetas plantadon de herboj en agro-kulturadon por konstrui bonkvalitan paŝt-herbejon.

“De la lastaj 5 jaroj, ni persistas en konstruado de ekologia medio kiel ĉefaĵo por gvidi ĉiom da agrikulturaj kaj kamparaj laboroj, ĉiuflanke organizi kaj plenumi la konstruadon de beligado de montoj kaj riveroj. La kampara aspekto profunde ŝanĝiĝas.”

Dank` al la jungado, kamparanoj de Yan`an ŝanĝis la tradician produktan manieron, kaj adaptiĝis al la moderna produktado. La ekologia konstruado senĉese antaŭenpuŝiĝas. La katastrofa influo al kamparanoj malleviĝas. En 2002, la pokapa enspezo de yan`anaj kamparanoj atingis pli ol 1 500 juanojn, unuapaŝe realiĝis la turniĝo de malriĉeco al ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio.