• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:58:08    
(foto)Biera Festivalo en ĉina marborda urbo Qingdao

cri

De la 15-a ĝis la 31-a de aŭgusto okazas Biera Festivalo en ĉina marborda urbo Qingdao. En 1992, Qingdao gastigis la 5-an Azi-pacifikan Kongreson de Esperanto kaj nun Qingdao famas pro tio, ke ĝi estas ununura partnera urbo de Pekino por gastigi la Olimpikojn de 2008. Qingdao estas konkura kampo por la olimpika objekto velŝipo.

Qingdao jam en 13 jaroj sinsekve okazigis Bieran Festivalon, la ĉijara do estas la 13-a. Okaze de tio, ke Qingdao-a Biera Fabriko centjariĝis, la 13-a Biera Festivalo havas apartan signifon. Vicestro de la urbo Qingdao sinjoro Yu Chong konigis, ke la biera festivalo estas festo de malfermaj kaj senkaŝemaj Qingdao-anoj por drinki ĝojon kaj ankaŭ internacia biera solenaĵo kuniganta turismon, ekonomion, komercadon, sciencteknikon kaj sporton. Li diris:

“En la ĉijara biera festivalo elstaras la ĉeftemo de centjara Qingdao-a Biera Fabriko, elstaras aparteco de la karnavala ĝojo de urbanoj; oni klopodas por krei etoson de surmaraj Olimpikoj kaj romantika urbo.”

Li sincere bonvenigas amikojn el diversaj landoj gustumi nektaron, spekti la belajn pejzaĝojn, investi por establi entreprenon en Qingdao kaj strebi al la komuna disvolviĝo.

Je la 9-a horo de la 15-a de aŭgusto inaŭguriĝis la 13-a Qingdao Internaica Biera Festivalo.

“Nun mi deklaru, ke inaŭguriĝas ceremonio de la centjaraiĝo de Qingdao Biera fabriko kaj la 13-a Aingdao-a Biera Festivalo”

sinjoro Cui Xizhu, unu el la urbaj gvidantoj, deklaris la inaŭguron.

Ĉi-momente dek milionoj da amikoj en kaj eksterlandaj kune atestis la historian momenton: centjariĝo de la Qingdao-a Biera Fabriko.

Qingdao-a Biera Fabriko estas special-granda ŝtata entrepreno, fondita de brita kaj germana entreprenistoj en 1903. En 1993, fondiĝis la Qingdao-a Biera Limigita Kompanio kaj de tiam Qingdao biero eniras en la internacian merkaton. La kompanio jam starigis pli ol 50 produktajn bazojn en 17 provincoj kaj municipoj en Ĉinio, kaj formis vendreton tra la mondo. Ĝia jara produktado superis 3 milionojn da tunoj, kaj ĝiaj vendkvanto, enspezo, la totala sumo de profito kaj imposto, merkata okupeco, eksporta kvanto kaj aliaj senescepte okupas la unuan lokon en la biera fako de la lando.

Wu Bangguo, prezidanto de la konstanta komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, sendis mesaĝon por gratuli la centjariĝo de Qingdao Biero. La mesaĝo legiĝas:

“Qingdao-a biero, marko de Ĉinio, plej frue eniris en la internacian merkaton. Ĝojige estas, ke vizaĝe al akra konkurenco inter internaciaj famaj entreprenoj, Qingdao Biero senĉese disvolviĝas kaj pligrandiĝas, kaj montras la potencan konkurencpovon de la ĉina nacia industrio kaj abundajn atingojn de la reformado de ŝtataj entreprenoj.”

La 13-a Qingdao-a Biera Festivalo havas abundajn aktivadojn. Celebre al la centjara solenaĵo, la Qindao-Biera Kompanio investis proksimume milionojn da juanoj por 10 paradaj aŭtoj, kiuj respektive spegulas la historion, kvaliton, fabrikmarkon, produktadon, materialon, scienc-esploradon, vendadon, kulturon kaj publikajn interesojn de Qingdao Biero, enhavante renkonton al la Olimpikoj kaj aliron al la estonteco. La 10 ornamitaj aŭtoj paradis en inaŭgura tago kaj parados en la ferma tago.

Nokto de la inaŭgura tago, feliĉaj Qindao-anoj ĝoje ĝuis la surmaran fajraĵan vesperon titolitan Qingdao-a Biero Bruligas la Patoson. La belegaj fajraĵoj kaj piroteknikaĵoj lumigis la noktan ĉielon super la urbo, kaj kolorigis la marbordan urbon. La organiza komitato ankaŭ difinis la Tagon de Internaciaj Amikoj. Tagon de Karnavalaj Urbanoj kaj aliaj. Cetere, oni konstruas pavilonon en Germanio ne nur pro tio, ke germanoj fondis la Qingdao-Bieran Fabrikon sed ankaŭ por memori la unuan internacian oran medalon akiritan de la fabriko en Munkeno de Gemanio en 1906. La pavilono titolita Qindao, finkonstruiĝos en venonta septembro, kiam estos ekspozicio titolita Centjara Qiangdao-a Biero kaj Centjara Qiangdao. Oni kredas, ke la memora pavilono ne nur donos novan pejzaĝon al Germanio, sed ankaŭ pozitive akcelos la kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj Germanio eĉ la tuta mondo. Qingdao tostas kun la mondo.

Jin Zhiguo, direktoro de Qingdao-Biera Limigita Kompanio, emocie diris:

“Centjara Qingdao-a Biero fermentas historion, fermentas kulturon, fermentas la fieron de la ĉina popolo kaj ankaŭ fierigas pro la internacia fabrika marko.”

Vere, oni forte perceptis tion en la ceremonio de malfermo de la Qingdao-Biera Muzeo. Tio estas la unua biera muzeo de Ĉinio. La muzeo situas en la korto de Qingdao-Biera Fabriko. La ruĝa domo eŭropstila elegante elstaras inter fabrikoj. Kun investo de pli ol 20 milionoj da juanoj, areante je pli ol 6,000 kvadrataj metroj, la muzeo dividiĝis en tri partojn respektive titolitajn Centjaraj Historio kaj Kulturo, Produkta medio kaj Plurfunkcia Tereno.

En la malferma ceremonio, prezidanto de Qingdao-Biera Limigita Kompanio sinjoro Li Guirong diris:

“Centjaro en la historio eble ne estas longa. Tamen por entrepreno, la centjaro atestas tion, ke la qingdao-a biera industrio trairis la procezon de malforta al potenca. Ĝi spertis la historian ŝanĝiĝon de la ĉina nacia industria disvolviĝo.”

De sia establo, Qingdao-Biera Fabriko iris sur penigan vojon. Tamen ĝia akirita atingo malkaŝas tion, ke disvolviĝo estas vera vojo.

Dank al amaso da bildoj kaj tekstoj, oni povas koni la mirindan originon de biero, la historion kaj disvolviĝon de Qingdao biero. Por revidigi la historian originon, oni starigis modelon de laboranto, kiu produktas ĉe malnova fermentujo en malnova sakarizita fabrikejo, samtempe, oni kopiis la malnovan laboratorion kaj scenejon de tio, ke laborantoj renversas malton.

La muzeo finis la historion, ke en Ĉinio troviĝis nenia muzeo rilate al biero.

la Biera Festivalo estas ankaŭ bona ŝanco por konduki eksteran kapitalon. Profitante la okazon, la urbo Qingdao faris subskribon pri utiligo de ekstera kapitalo kun 9 komercistoj respektive el Korea Respubliko, Taiwan, Francio, Hongkong, Japanio kaj Tajlando, kun la totala sumo de 150 milionoj da usonaj dolaroj. La investitaj programoj rilatas al elektronika industrio, meĥanismo, konfekciado, ĥemi-industrio kaj energi-industrio. Vicestro de la urbo sinjoro Yu Chong diris:

“Ni volas vere fari kelkajn aferojn. Dum la biera festivalo, ni laŭ la efektiva situacio faras subskribon kun tiuj eksteraj komercistoj. Mi esperas, ke ĉiuj programoj laŭeble plej frue ekfunkcios, plej rapide plenumiĝos, kaj plej frue donos efikon kaj feliĉon al la popolanoj.”