• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:00:11    
Qingdao okazigos Internacian Fasonvestan Semajnon

cri

Qingdao, ĉina marborda urbo ĉe la Bohai-golfo okazigos Fasonvestan Semajnon de la 16-a ĝis la 20-a de septembro de 2003.

La ĉeftemo de la fasonvesta semajno estas: Fasono, Fabrikmarko kaj Konkurpovo. Ĝenerala sekretario de la organiza komitato de la fasonvesta semajno, estro de la ekonomia komisiono de la urbo Qingdao sinjoro Liu Mingjun konigis, ke la ĉeftemo tuŝas kvar flankojn:

“Unue; iniciato kaj akcelo de modo por ke Qingdao estu la fasona avangardo de Ĉinio; due, kulturado kaj rekomendo de fabrikmarkoj por vastigi ilian vendreton; trie, kultivado kaj plifortigo de konkurpovo de la urbo en konfekciado por disvastigi ĝian superecon; kvare, kunfandiĝo de internaciigo, profesiigo, merkatigo kaj plurecigo kiel unututo por eniri en la ĉeftajdon de internacia konfekcia ekonomio.”

La tekstila kaj konfekcia industrio de Qingdao havas longan historion kun solida bazo. En la nova jarcento, la tekstila kaj konfekcia industrio de Qingdao reguligas la aranĝon, plibonigas la strukturon, rapidigas la paŝojn de konstruado de moderna tekstila kaj konfekcia industrio.

En la antaŭa Fasonvesta Semajno de Qingdao okazinta en 2002, partoprenis pli ol 400 en- kaj ekster-landaj entreprenistoj kun 1 120 internacie kriteriaj montrejoj. La plenumita negoca sumo atingis 3, 76 miliardojn da juanoj, la kondukita investa sumo de kunlaboraj programoj superis 120 milionojn da jaunoj. Unuapaŝe enkorpiĝis la internaciigo, profesiigo kaj merkatigo de la simila ekspozicio.

Laŭ konigo, dum la ĉi-jara Internacia Fasonvesta Semajno oni ĝuos abundajn aktivadojn. La organiza komitato aranĝos Vestaĵan Publikigon, en kiu aperos internaciaj famaj projektistoj kun siaj verkoj. inter ili oni sate ĝuos francan markon Zapa, italajn markojn Henry Cottom`s kaj Pierre Cadin kaj aliajn monde famajn markojn el Kanado, Britio, Usono, Japanio, Hongkong, Taiwan, samtempe la prelegoj en la altrangula forumo fare de franca projektisto Hubert Barrere, rusa projektistino Ilinna levos “ideologian ŝtormon” de la konfekcia industrio. La fasonvesta semajno ankoraŭ pli evidentigas la modon kun la monde plej avangardaj desegnoj kaj plej lastaj modoj.

La urba vicestro sinjoro Yu Chong konigis la lokalizadon de la fasonvesta semajno: festivalo de konfekcia industrio. Ĝi ampleksos triflankajn enhavojn: “Publikigo de vestaĵa desegno kaj montro de vestaj markoj; Vastigo de influo de qingdao konfekcia industrio en internacia merkato; disvastigo kaj interfluo de konfekcia kulturo.” Li diris:

“Nia celo estas krei famajn markojn de vestaĵoj, vaste partoprenigi entreprenojn kaj urbanojn por ĉiuflanke levi la nivelon de konfekcia industrio kaj revigligi la entreprenadon de konfekciado de Qingdao.”

La Fasona Semajno invitos ankaŭ 30 translandajn aĉetajn komercistojn kaj iuj mezajn kaj malgrandajn aĉetajn komercistojn el Usono, Eŭropo, Japanio, Korea Respubliko, mezorientaj landoj kaj aliaj regionoj por ke ili faru investadon. La farado elstarigas la komercecon.

La konfekcia industrio estas monde sunbrila industrio. En Qingdao konfekciado estas tradicie supereca industrio kaj unu el la kolonaj industrioj. Iuj fabrikmarkoj jam havas certan influon kaj ĝuas reputacion en la mondo. La Fasona Semajno kaptos ankoraŭ pli multajn komercajn ŝancojn por ke Qingdao havu novan ekonomian kreskan punkton.

Qingdao estas urbo kun blua ĉielo, pura akvo, verda tero kaj belaspektaj homoj. La Fasona Semajno servos al la vastaj qingdao-anoj. Ĝi ne nur pliigos kaj plenigos la kulturan enhavon de la urbanoj, levos la konsuman tavolon kaj inklinon de urbanoj, sed ankaŭ sanĝos kaj plifortgos la kulturan kvaliton de modernaj urbanoj en malfermo, ampleksado kaj partoprenado.

Sinjorino Xu Aizhen estas amatora desegnistino. Ŝi ĝoje diris, ke la fasona semajno donos inspiron al ŝia verkado.

“Qingdao-anoj precipe –aninoj inklinas al elegantaj, bonkvalitaj kaj ŝikaj vestoj. La Fasonvesta Semajno donos belan pejzaĝon al nia urbo kaj bonan ŝancon al ni, ke ni kaptu la plej lastajn modojn de la mondo. ”

Qingdao bonvenigas fakulojn tra la mondo kaj amikojn el diversaj rondoj renkontiĝi en septembro, renkontiĝi en Qingdao kaj man-en-mane kunlabri por krei belan estontecon.