• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:01:27    
(foto)Vestigu la urbanojn ankoraŭ pli belajn

cri

Antaŭtage, la organiza komitato de la Internacia fasonvesta semajno de Qingdao informis, ke la semajno invitos urbanojn partopreni en la konkurso pri vesta verkado. Tio vekis la grandan interesiĝon de amatoroj. Ili sin anoncis por partopreni en la aktivado kaj montri siajn verkojn.

La unua anoncinto estas handikapulino fraŭlino Qiao Hui. La 27-jara Qiao Hui laboras en iu asekura kompanio, vesta desegnado ĉiam okupas ŝian postlaboran tempon. Krome, ŝi lertas ankaŭ en desegnado de iuj malgrandaj ornamaĵoj. Ŝi volas montri iujn belajn revojn el sia koro pere de la konkurso.

Sinjorino Zhang Lei naskiĝis en familio okupiĝanta pri konfekcio. Ŝi denaske amas vestan desegnadon kaj iam estis gvidantino de vesta desegnado en konfekcia fabriko. Ŝi partoprenis en serio da similaj konkursoj kaj ĉiufoje akiris bonajn atingojn. Por la ĉifoja fasonvesta semajno, ŝi diris, ke ŝi volas plibeligi fraŭlinojn de la urbo per siaj manoj.

56-jara elektroteknikisto sinjoro Ma Bingshun jam emeritiĝis. Subite alvenis al li ideo sin montri sur la scenejo de fasonvesta semajno. Li kontribuos sian verkon titolitan Orienta Aspekto. La vesto estas nature freŝa kaj simpla, el aparta materialo, spegulos la avangardan modon.

… …

Inter la jam prezentitaj verkoj fare de la urbanoj, oni povas percepti la saman ĉeftemon: vestigu la urbanojn ankoraŭ pli belajn.