• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:02:08    
La lunkuka merkato--abundaj kaj kolorriĉaj

cri
La 15-a de la 8-a monato laŭ la luna kalendaro estas la ĉina tradicia festo: Aŭtunmeza Festo. En Ĉinio sennombraj familioj jam frue preparis vinon, teon kaj lunkukon kaj atendis la belan momenton, ke ĉiuj familianoj renkuniĝu kaj geamantoj rendevuu.

La ĉijara festa tago estas aparta: spertinte teroron de sarso, oni ekstreme alte taksas la feston simbolantan renkuniĝon kaj ĝojon. Jam frue en aŭgusto, en diversaj komercejoj vigliĝis la merkato de lunkuko.

Laŭ enketado de informa kompanio, menciante la Aŭtunmezan Feston, konsumantoj unue pripensas aĉeti lunkukon. Pli ol 70% de konsumantoj volas aĉeti lunkukojn por festi la Aŭtunmezon. Por ili, senĝenaj de vestoj kaj manĝaĵoj, la funkcio de lunkuko jam ne nur estas manĝo, sed pli multe estas al ĝi donitaj kultureco kaj socieco. Dolĉa lunkuko jam estas heredaĵo de la ĉina tradicia kulturo. Oni manĝas lunkukon pro ĝia donita aparteco: spirita bezonado. Tiu simbola signifo estas neanstataŭigebla.

En ĉi-jara aŭtunmezo, la ĉeftemo de lunkuko sur merkato estas: natura, verda kaj saniga. Frue en aprilo kurantjare, la ĉina Komerca Ligo publikigis novajn kriteriojn pri lunkuka farado. La kriterioj klare difinas pri la krudaj materialoj, suplementaĵoj kaj kvanto de ĉefaj materialoj dum la farado de lunkuko. Oni trovis en merkato, ke iuj grandaj entreprenoj produktas lunkukojn tre bonaj en kvalitoj kaj konvenaj en prezoj, dume, tiuj, kiuj ne povas bonkvalite fari la lunkukon estas elkribritaj de la merkato. Laŭ konigo de ĉina Komerca Ligo, nun en Ĉinio estas pli ol 8 000 enterprenoj produktantaj lunkukojn, kun produktokvanto de 85 mil tunoj kaj la venda sumo de pli ol 600 milionojn da juanoj.

En Pekino, iuj longhistoriaj markoj kiaj Daoxiangcun, Fangshan, Zhiweiguan, Fengzeyuan, sen antaŭa konsento aperigis markojn de verdaj lunkukoj. Tiuj markoj esprimis, ke ili ne uzas farĉon kun esenco kaj pigmento. Ili garantias, ke la faritaj lunkukoj estas simple naturaj kaj senpoluciaj. En la merkato, la nutra kaj saniga lunkuko ludas ĉefan rolon.

Krome, por konsumantoj aĉetantaj lunkukojn, la novaj kriterioj estos presitaj sur la pakaĵo. Oni povas koni la enhavon de la lunkuko el ĝia pakaĵo. Pro tio, ke la kvalit-kontrola fako severe kontrolas la kvaliton de lunkukoj laŭ la etikedoj sur la pakaĵo. Tial, neniaj falsaj aŭ malbonaj lunkukoj povas esti trovitaj sur la lunkuka merkato.

Fakte, la ĉi-jara lunkuka merkato komencis varmiĝi eĉ pli frue. Iu entrepreno titolita Haolilai, signifanta “bonan profiton”, jam en la jarkomenco investis pli ol 10 milionojn da juanoj al la ĉina centra televida stacio por konkure akiri la oran tempperiodon por sia deklamo pri lunkuko. Multaj supermerkatoj kaj komercejoj jam malfermis specialajn vendejojn de lunkukoj, je unu semajno plifrue ol antaŭaj jaroj.

Kompare kun la antaŭjaraj merkatoj, la specoj de lunkukoj sur la ĉijara merkato ankoraŭ pli abundas kaj kolorriĉas. La tradicie faritaj lunkukoj ankoraŭ ludas ĉefajn rolojn de la merkato, kun multe pli delikata fariteco. Ekzemple la kompanio Haolilai faras lunkukojn kun farĉo el ovoflavo kaj lotus-fragmentoj, elektinte la ekstreme bonajn ovojn de anasoj vivantaj en natura lago Hongzehu, freŝajn, delikatajn kaj bongustajn.

Lunkuko el fruktoj estas vaste ŝatataj. Oni prenas mangojn, liĉiojn, hami-melonojn kaj aliajn rarajn fruktojn por fari farĉon de lunkukoj. Krome, glaciaĵa lunkuko estas brila punkto de la ĉijara merkato, kvankam ĝi ne povas esti ĉefaj produktaĵoj pro la konserva kondiĉo.

Analizanto de la pekina lunkuka entrepreno montris, ke la kurantjara lunkuka merkato emfazas sanon pro tio, ke post sarso, konsumantoj ĝenerale zorgas sian sanon, kaj pli atentas pri la higiena stato de la manĝaĵoj.

Nun konsumantoj iom post iom konstatas, ke lunkuko prilaborata per modernaj teknikoj estas ne nur aspekte bela sed ankaŭ bone gusta, plus la garantio prisana kaj kvalita. Tio donis grandegan premon al entreprenoj, kiuj ankoraŭ produktas lunkukon per tradicia metodo. Ili sinsekve faras investadon por konstrui modernan prilaboran bazon por produkti lunkukon. Ekzemple, iuj longhistoriaj markoj kiaj Daoxiangcun kaj Gongyifu plenforte transformis sian produktajn medion kaj instalaĵojn, esperante redukti la manlaboradon en produktado. Iagrade, la kuranta jaro estas la transira de lunkuka merkato el tradicio al moderno.