• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:03:49    
(foto)Urumĉio: konstrui la urbon ekonomie potenca kaj turisme fama

cri

Oni preskaŭ opinias, ke en Ĉinio la plej evoluinta serva fako troviĝas en Ŝanhajo, pro tio, ke Ŝanhajo okupas la plej superecan ekonomian pozicion en la tuta lando. Tamen intervjuate, sinjoro He Yiming, unu el la urbaj gvidantoj de Urumĉio ridete diris, ke ni eraris. Li diris, ke la urbo kun plej alta proporcio de servado en la enlanda produktovaloro ne estas Ŝanhajo sed ja estas Urumĉio. Pasintjare, la Ŝanhaja okupeco de servado en la GDP estis 51%, dum la tria industrio Urumĉio okupis 65% en la enlanda produktovaloro. Estas surpriza la diro, ke Urumĉio, situanta ĉe la landlimo, superas Ŝanhajon en servado kaj ĉirilate okupas la unuan lokon en Ĉinio.

Xinjiang situas ĉe ĉina nordokcidenta landlimo, oni informiĝis pri ĝi ĉefe el amaskomunikiloj kiaj televido kaj ĵurnaloj, dum la raportoj pri Xingjiang plejmulte tuŝas ties folklorojn kaj naturajn pejzaĝojn. La ideo pri Xinjiang do estas, ke ĝi estas loko kun belaj pejzaĝoj sed ekonomie postiĝinta. Fakte, de la lastaj jaroj, kvankam Xinjiang en la totala ekonomia kvanto ne estas tiom alta, tamen ĝia disvolva rapideco kaj la totala pokapa produktovaloro antaŭe viciĝas en la tuta lando. Precipe ĝia ĉefurbo Urumĉio, en la pasinta jaro, la enlanda produktovaloro superis 35,4 miliardojn da juanoj, okupante ĉirkaŭ 1/3 de tiu de la tuta aŭtonoma regiono.

Estas du gravaj apartaĵoj en la ekonomio de Urumĉio. Unu estas ĝia serva fako, okupanta relative altan proporcion, je 65% de la enlanda produktovaloro en la pasinta jaro. Ĝia industria bazo relative malfortikas kompare kun aliaj provincaj ĉefurboj. Tial la proporcio de serva fako elstaras en la ekonomia totala kvanto. De la lastaj jaroj, la trafikado kaj telekomunikado rapide disvolviĝas. En tiu plej granda provinca-nivela administra regiono de Ĉinio, ni atentis, ke tie troviĝas tre bona ŝosea konstruado, en la stratoj multaj personoj uzas poŝtelefonojn. La du fakoj ludas gravan rolon en plifortigo de serva fako. La alia aparteco de la urumĉia ekonomio estas, ke neŝtata ekonomio okupas altan proporcion. Tamen la tria industrio de Urumĉio havas sian mankon, ne altas la tavolo. Por plibone disvolvi la trian industrion, la urbo nun aktive akcelas la reguligadon de la industria strukturo. Sinjoro He Yiming konigis:

“Ni elmetis proksiman celon: konstrui la urbon ekonomie potenca kaj turisme fama. En la strukturo de la tria industrio, ni plibonigu la unuan, plifortigu la duan kaj levu la trian. Ni disvolvu altefikan agrikulturon kaj vizitindan agrikulturon, plifortigu industrion kaj levu la tavolon kaj kvaliton de la serva fako.”

Urumĉio estas grava urbo inter la provincaj ĉefurboj de ĉina okcidenta landparto, ĝia ekonomia disvolvo atingas la mezan kaj superan nivelon de Ĉinio. En 2002, la pokapa enlanda produktovaloro estis 2,100 usonaj dolaroj. Urumĉio estas trafika artiko liganta la sudan kaj nordan partojn de Xinjiang kaj ankaŭ la ĉinan landinternon kun la meza Azio kaj Eŭropo. Xinjiang najbaras al Rusio, Kazaĥstano, Taĝkstano, Kirgizstano, Pakistano, Mongolio, Hindio, Afganio sume 8 landoj. Urmuĉio de antikve estas grava pasejo de la Silka Vojo, kaj nun trairas ĝin la mezazia kontinenta ponto. Do Urumĉio estas grava pordo de Ĉinio por malfermo al la okcidento, kaj ankaŭ fenestro de ekonomio kaj komercado eksteren. En Urumĉi estas 5 du-klasaj havenoj kaj unu unu-klasa haveno: Urumĉia Internacia Aerodromo. Tiuj kondiĉoj favoras al investado por establi fabrikojn kaj fari landliman negocadon, kaj estas supereco de Urumĉio por disvolvi ekonomion.

Investado, eksportado kaj konsumado estas tri faktoroj de la ekonomia kresko. Pri la enkondukado de ekstera kapitalo, sinjoro He Yiming konigis:

“Nun en Urumĉio estas pli ol 200 eksterkapitalaj entreprenoj. Por provinc-ĉefurbo, la nombro estas malmulta. Tamen la lastajn jarojn, tre rapida estas la kreskado de investado. Kelkaj mondaj plej grandaj entreprenoj pri detalado kaj restoracio jam venis aŭ planas eniri en Urumĉion. Nun jam malfermiĝis filioj de Pris-Mart kaj Carrefour. La filio de KFC en Urumĉio estas plej prospera en sia monda reto.”

Turismo estas alia apartaĵo de Urumĉio por disvolvi la ekonomion. Urumĉio havas belajn pejzaĝojn kaj densajn naciecajn folklorojn. Inter abundaj naturaj riĉfontoj plej fama estas Ĉiela Lago de Tianshan, somere ĝi estas somerumejo kaj vintre estas ideala skiejo kaj sketejo. En folkloroj, Urumĉio de antikve estas grava stacio de silka vojo, kunfandante la kulturojn orientan kaj okcidentan. Plejpartaj naciminoritatoj loĝantaj tie kredas je islamo. Ili havas multajn apartaĵojn sur la kampoj konfekcia, rwstoracio kaj aliaj kompare kun aliaj regionoj kaj provincoj. Tio tute estas supereco de Urumĉio por disvolvi turismon. Sinjoro He Yiming diris:

“En turisma ekspluato, ni havas kvar unuojn: unu vidindejo, vidindejo de Nanshan de Urumĉio; unu centro, geografia centro de la azia kontinento; unu strato, Erdaoqiao, grava kvartalo loĝata de naciminoritatoj kun internacieca komercado; unu linio, ora turisma linio de Urumĉio al la urbo Daban. La kvar lokoj estas la plej tipaj de turismaj riĉfontoj de Urumĉio. ”

Cetere, abundas ankaŭ energio en Urumĉio. Krom karbo kaj mineralo, en Xinjiang longas la taga sunbrilado, riĉas la lumvarmo kaj venta riĉfonto. La plej granda vent-energia elektrumejo de Azio troviĝas ja en Urumĉio. Kiel ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Xingjiang, ĝi estas sciencteknika kaj kultura centro kun amaso da kapabluloj. Ĉio estas bona konservado por la ekonomia salto de Urumĉio.