• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:06:03    
La prilabora industrio por eksporto fariĝis vigla kreska punkto de la ĉina ekonomio

cri
Antaŭtage respondeculoj de la ĉina Ĝenerala Dogano kaj aliaj fakoj dum intervjuo esprimis, ke en la jaro 2000 Ĉinio komencis starigi regionojn de la prilabora industrio por eksporto, post konstruado en pli ol tri jaroj, nuntempe la disvolvo tenas tre bonan tendencon, la prilabora industrio por eksporto fariĝis vigla kreska punkto de la ĉina ekonomio. Estonte Ĉinio pluapaŝe rapidigos konstruadon de la regionoj de la prilabora industrio por eksporto. Bonvolu aŭskulti detalan raporton pri tio.

Nuntempe Ĉinio havas ĉirkaŭ 40 regionojn de la prilabora industrio por eksporto, ĉefe en Jiangsu, Ŝanhajo, Shandong kaj aliaj marbordaj provincoj kaj urboj, la regionoj de la prilabora industrio por eksporto troviĝas ankaŭ en ĉefurboj de la internaj provincoj, ĉeriveraj kaj landlimaj malfermaj urboj. Ĝis julio de la kuranta jaro, jam atingis 460 la nombro de entreprenoj en la ĉinaj regionoj de la prilabora industrio por eksporto kaj superis 4,8 miliardojn de usonaj dolaroj la investa totala sumo. Laŭ prognozo, ĉi-jare superos 10 miliardojn da usonaj dolaroj la sumo de la transmara komerco en la regionoj de la prilabora industrio por eksporto, tio estas duoblo de la sumo de la pasinta jaro.

Vicestro de la ĉina Ĝenerala Dogano sinjoro Gong Zheng esprimis kontenton pri la funkcia stato de la ĉinaj regionoj de la prilabora industrio por eksporto en la pasintaj pli ol tri jaroj. Li opiniis, ke la regionoj de la prilabora industrio por eksporto injektas novan viglecon en la ĉinan prilaboran industrion por ke ĝi sane kaj orde disvolviĝu.

“La regionoj de la prilabora industrio por eksporto fariĝis aŭ fariĝas ekonomiaj terenoj kun kriteria administrado, favoraj politikoj, rapida tradoganiĝo, simpla formalaĵo kaj bona investa medio. Ili ludas pli kaj pli gravajn rolojn en plivastigo de komerca eksporto kaj akcelado de loka ekonomia disvolviĝo kaj akiris vastan atenton.”

Antaŭtage oficiale ekfunkciis ĵus-ekzamenita regiono de la prilabora industrio por eksporto en Qinhuangdao, situante en la centra zono de la maro Bohai, kiu tenas la plej grandan potencialan forton en la norda landparto. Kun planita areo de 2,5 kvadrataj kilometroj, ĝi ankaŭ estas la ununura regiono de la prilabora industrio por eksporto en la provinco Hebei. En la regiono instaliĝis avangarda kaj perfekta monitora sistemo, doganaj kanaloj ĉiuj estas tute aŭtomataj, la hardvaraj instalaĵoj jam atingis avangardan nivelon en Ĉinio.

Laŭ sinsekva starigo kaj funkciigo de la enregioniĝaj entreprenoj, la qinhuangdao-a regiono de la prilabora industrio por eksporto ludos tage post tage gravan rolon por akceli ekonomian disvolviĝon de la ĉirkaŭaj regionoj. Vicestro de la provinco Hebei ĉefe respondecanta pri ekonomio kaj komerco Cai Limin elmetis postulon por la estonta disvolvo:

“Starigo de la qinhuangdao-a regiono de la prilabora industrio por eksporto ne nur kreskigas gravajn portilojn por sorbi transmarajn kapitalojn, sed ankaŭ ludas gravan rolon por reguligi strukturon de la eksporta komerco kaj plivastigi skalon de la eksporto de la transmara komerco. La qinhuangdao-a regiono de la prilabora industrio por eksporto devas sufiĉe tiri lecionojn el aliaj regionoj de la prilabora industrio de eksporto kaj forte sorbi translandajn kompaniojn kaj altsciencteknikajn industriajn programojn.”

Laŭ konigo, nuntempe tre bone funkcias ankaŭ ĉinaj aliaj regionoj de la prilabora industrio de eksporto. Praktikado en la pasintaj pli ol tri jaroj konfirmis, ke la prilabora industrio de eksporto jam fariĝis grava tereso por konduki la ĉinajn entreprenojn sur la orbiton de la internaciaj ekonomiaj funkciaj praktikoj kaj akcelis disvolviĝon de la ekstera ekonomio. Estonte la ĉinaj diversaj lokoj pluapaŝe fortigos servan administradon de la regionoj de la prilabora industrio por eksporto kaj kreos pli kaj pli bonan disvolvan medion por la regionoj.