Antaŭtage Wang Zhibao, vicestro de oficejo pri ekspluato de okcidenta landparto sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris, ke kurantjare, Ĉinio nove ekkonstruas 14 gravitajn inĝenieriaĵojn en la okcidenta landparto, la totala investo superis 130 miliardojn da juanoj.
Li konigis, ke en la praktikado de la strategio pri al granda ekspluato de la okcidenta landparto, la konstruado de tiuj gravitaj inĝenieriajoj akiris esencan disvolviĝon. Ĉiuflanke ekkonstruiĝis gravaj programoj inkluzive de Qinghai-Tibeta Fervojo, Konduko de Gaso el Okcidento Orienten, Konduko de Elektro el Okcidento Orienten kaj aliaj rilataj al la ĝenerala disvolviĝo de la okcidenta landparto. De la pasintaj tri jaroj, sume 36 gravitaj inĝenieriaĵoj estas en konstruado, la totala investo atingis 600 miliardojn da juanoj.
|