• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:11:01    
(foto)Cheng Siwei parolas pri la spirito de la Deklaracio pri la Evoluado de la Monda Ekonomio

cri

La 6-an de novembro en Zhuahai, suda marborda urbo de Ĉinio, publikiĝis la Deklaracio pri la Evoluado de la Monda Ekonomio, ankaŭ titolita Zhuhai-a Deklaracio. Tio estas la mondeca deklaracio pri la ekonomia evoluado unuafoje iniciatita, organizita kaj publikigita de Ĉinio. Altrangaj oficistoj, famaj personoj, kaj magnatoj de la ekonomia rondo kaj entreprena rondo venintaj el diversaj landoj de la mondo aŭskultas la saĝan voĉon de Ĉinio.

Antaŭ nelonge, raportisto de ĉina Xinhua-Novaĵ-Agentejo intervjuis sinjoron Cheng Siwei, prezidanton de la organiza komitato de Zhuhai-Deklaracio kaj vicprezidanton de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Li faris detalan eksplikon pri la ĉeftemo, celo kaj koncepto de la Deklaracio.

Raportisto(R): La baza spirito de la Deklaracio pri la Evoluado de la Monda Ekonomio resumiĝas en tiuj vortoj: egaleco, fidindeco, kunlaborado kaj evoluado. Kial oni elmetis tiujn vortojn?

Cheng Siwei(C): Tion elmetis ni konsiderinte la konstaton kaj la esperon pri la ekonomia tutmondiĝo.

Unue estas egaleco. Ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, kaj homoj, kun ajna haŭtokoloro, sekso kaj profesio, devas esti egalaj en la bazaj rajtoj. Tio estas tre grava premiso por vere realigi la ekonomian tutmondiĝon. Ĉar se ekonomia tutmondiĝo estus kondukata de nur kelkaj evoluintaj landoj, tio pluapaŝe grandigus la diferencojn inter la sudo kaj la nordo, pliigus la informan breĉon kaj aliajn, tial ni elmetis, ke egaleco estas la unua.

La dua estas fidindeco. La merkata ekonomio iagrade dependas de la baza principo de fidindeco. Se ne estus fidindeco, oni ne povus agadi laŭ la merkata regularo. En Ĉinio la profunda bazo de fidindeco estas moralo. La plej grava estas, ke oni devas sinregi laŭ la moralo kaj fidindeco, alie, aperus damaĝa evento. Fidindeco estas ekstreme grava.

La tria estas kunlaborado. La ekonomia tutmondiĝo postulas, ke diversaj landoj elvolu siansuperecon en la ekonomia evoluado por ankoraŭ pli bone realigi la ŝancan koston. Tie estas du konceptoj: supereco kaj ŝanca kosto. Se ni povas apliki la du konceptojn en la kunlaborado, ĉiuj povas havi ambaŭgajnojn aŭ plurflankajn gajnojn. Tial oni povas vere realigi la efikon de altigo de ekonomia kunlaborado.

Fine estas evoluado. Evoluo estas kategoria vero. Ankaŭ la fina celo de la ekonomia tutmondiĝo estas evoluado. Se nia celo ne akcelas evoluon, do la tutmondiĝo havas nenian signifon. Tamen evoluado ne estas nur ekonomia kresko. Ekonomia kresko estas grava parto de evoluo sed ne la ununura. Evoluo enhavas: laŭleĝe regi la ŝtaton, altigi la scienc-edukan nivelon de popolanoj, kontinue disvolviĝi kaj protekti ekologion. Tial nova evoluo devas esti ĉiuflanke ekvilibra kaj kontinuigebla.

R: Estas dubo, ke la Zhuhai-Deklaracio havas nur kelkvortan bazan spiriton kaj mallongajn 9 klaŭzojn. Ĝi havas nenian realan signifon al entreprenoj kaj la socio. Kiel vi opinias?

C:Miaopinie, la evolua deklaracio mem estas komuna kono.La deklaracio estis skizita de 6 Nobel-premiitoj pri ekonomiko de la mondo kaj 7 ĉinaj ekonomikistoj.

El makroskopa flanko, la deklaracio akiris la komunan konon pri la evoluado de la monda ekonomio, tio estas ekstreme grava, tamen oni devas havi ne nur unuecan konon, sed ankaŭ proktikan agon. Estas pli facile publikigi deklaracion ol realigi ĝin. Ni ne sonĝas akiri grandan realan rezulton en unufoja agado. Tamen tio ja estas bona komenco.

Kadre de ĉifoja agado estas tri forumoj, Forumo de Gvidantoj de

Monda Industria kaj Komerca Rondo, Forumo de la Monda Ekonomia

Evoluado kaj Entreprena Fidindeco kaj Forumo de la Monda Ekonomia

Evoluo kaj Ĉinio. Tiuj forumoj liveras bonan ŝancon al ĉinaj kaj

eksterlandaj personoj de la entreprena rondo por kontaktiĝi kaj kompreni inter si. Mi ĉiam opinias ke ekzistas diverĝoj tamen ni esperas serĉi komunaĵojn kaj rezervi la diferencojn kaj per interŝanĝoj de opinioj solvi la diverĝojn.

R: El la deklaracio oni informiĝis, ke la celo de la deklaracio sin direktas al starigo de nova monda ekonomia ordo, do kia estas la monda ekonomia nova ordo en via idealo?

C: Mi espreas, ke la nova ordo devas esti tiu kun egaleco, reciproka utilo, dependo unu de alia kaj komuna disvolviĝo, surbaze de egaleco, fidindeco, kunlaborado kaj evoluado.

R:La Deklaracio estas unuafoje iniciatita, organizita kaj publikigita de Ĉinio, oni povas diri, ke tio estas voĉo de Ĉinio. Kion signifas tio al Ĉinio.

C: Ĉinio elmetis la koncepton de egaleco, fidindeco, kunlaborado kaj

evoluo kaj surbaze de la koncepto plus 9 klaŭzoj, kiuj enhavas dependon unu de alia, progreson de scienco kaj tekniko, efikan utiligon de riĉfontoj, kontinuigeblan disvolviĝon, dividon, konkurencon,ekonomian evoluan kapitalon, ekonomian evoluon kaj edukadon, homajn faktorojn en ekonomia evoluado kaj aliajn. Ĉinio gvide elmetis la koncepton. Ni esperas, ke tiu koncepto povos esti akceptata de mondaj ekonomikistoj kaj entreprenistoj. Aliflanke, Ĉinio elmetis la koncepton ankaŭ kiel spiriton, tio enkorpigas la aktivan kaj zorgeman partoprenon de Ĉinio en la ekonomia tutmondiĝo. Tio certe pluapaŝe altigos la internacian pozicion kaj plivastigos la eksteran influon de Ĉinio.