• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:18:24    
(foto)Industria Turismo de Qingdao-Biera Grupo

cri

Qingdao Biera Grupo, eksa Qingdao-Biera Fabriko konstruita kune de germana kaj brita komercistoj en 1903,estas plej granda biera grupo en la tuta lando dank `al centjara disvolviĝado. La marko Qingdao-Biero ĝuas mondan reputacion paralele kun markoj Pilsener de Germanio kaj Hannigen de Nederlando. Ĉina eksa ĉefministro Zhu Rongji alte taksis Qingdao-Bieran Grupon: simbolo kaj standardo de nacia industrio.

En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, por kontentigi la bezonadon de popolanoj pri kono de qingdao-biero kaj ĝia produkta procezo, Qingdao-Biera Fabriko komencis akcepti vizitantojn en- kaj eksterlandajn. Post la reformado kaj malfermo, la akcepto estas pli kaj pli peza. Precipe de la 90-aj jaroj, kun la floranta disvolviĝo de la turismo, pli kaj pli multaj entreprenoj kaj sociaj grupoj prenas Qingdao-Bieran Fabrikon kiel la unuan stacion de ilia vizitado, ĉar la entreprena figuro de Qingdao-Biera Fabriko jam profundiĝis en ĉies koron. Estas eĉ diro, ke oni konas la urbon Qingdao pere de konado de Qingdao-Biera Fabriko.

Parolante pri la disvolvo de industria turismo, respondeculo de la akceptoficejo de Qingdao-Biera Grupo sinjoro Dong diris:

“Por adaptiĝi al la situacio de turismo, disvastigi la entreprenan figuron kaj kontentigi bezonadon de entreprena kulturo, en 1996, Qingdao-Biera Fabriko, kiel oficiala industria turismejo, ekmalfermiĝis al la socio kaj turistoj. Dank` al la disvastigado, ni konstatis la grandegan rolon de industria turismo al disvastigo de markoj.”

De 1996 ĝis 2000 ili sume akceptis turistojn de 820 mil homfojoj. Ĉijare estas centjara jubileo de Qingdao-Biera Fabriko. En la 15-a de aŭgusto, oficiale malfermiĝis en la korto de Qingdao-Biera Fabriko la unua biera muzeo de Ĉinio. En la unua monato ekde sia malfermo, la muzeo renkontis vizitadon de 100 mil homfojoj.

Sinjoro Dong opinias, ke la floranta disvolviĝo de industria turismo de Qingdao-Biera Grupo kuŝas en tri kialoj:

“Unua estas la allogeco de la marko Qingdao Biero mem. Sekve, Qingdao-Biera Grupo meĥanisme kombinas turismon kaj industrian produktadon. En la turisma itinero oni projektis multajn interaktivigajn amuzajn programojn kiaj lotado de feliĉaj turistoj, konkursoj de scioj pri biero, konkursoj de drinkado. Fine, kiel sukcesa entrepreno, Qingdao-Biera Grupo havas apartajn entreprenan kulturon kaj administran manieron. Tiuj apartaĵoj allogas grandnombron da personoj de entreprena rondo. Heredi entreprenan kulturon estas esenco de industria turismo.

Kompreneble, industria turismo mem ne estas entreprenado kun granda profito, precipe en ĝia komenco. Qingdao-Biera Grupo investis 6 milionojn da juanoj por konstrui specialan turisman koridoron por ke la vizitado kaj la produktado ne ĝenu unu la alian. Projektistoj konsideris la bezonadon de handikapuloj kaj starigis en la vizita koridoro senbaran vojon. La humanisma zorgo ja estas kortuŝa kaj admirinda. Qingdao-Biera Grupo malŝparas tiom multan monon por ĉasi nur unu celon: aperigi ekstreme bonan turisman itineron. Rilate al enspezo, sinjoro Dong respondis:

“La enspezo ne estas multa kompare kun la investo. Tamen nia celo estas diskonigi Qingdao-bieron.”

En la lastaj du jaroj, Qingdao-Biera Grupo fondis specialan turisme akceptan centron kaj konsistigis internacian turisman agentejon de Qingdao-Biera Grupo. Kune kun turismaj agentejoj de la urbo Qingdao, la grupo faras trejnadon de ĉiĉeronoj kaj plifortigas regadon. Oni vidas, ke la industriaj turismaj programoj de Qingdao-Biera Grupo estas zorgeme projektitaj kaj senĉese renovigataj. Oni faras profundan fosadon kaj disvastigadon pri entreprena kulturo.

Antaŭ ol ni finis la intervjuon, sinjoro Dong malkaŝis novan turisman programon, “Ni aperigos bieran bankedon dank` al praktikado kaj resumado de kelkgeneracaj fabrikantoj de Qingdao-biero. Mi ne detale konigas la menuon, tamen ĉiuj pladoj rilatas al biero kaj produktaj krudaĵoj de biero.”

Kvankam industria turismo estas nova afero, tamen ni kredas, ke Qingdao-Biera Grupo en la praktikado malfermos sian disvolvan vojon elstaran kiel sia fabrika marko. Ambaŭ la biera produktado kaj la industria turismo akcelante unu la alian antaŭenmarŝas kune kaj fariĝos du kolonoj ĉiam florantaj en la nacia entrepreno Qingdao-Biera Grupo.