• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 13:19:54    
(foto)Rostitaj Salikokoj per Mikro-Onda Forno

cri

En Qingdao estas restoracio titolita Familio de Qingdao Biero. Ene estas klasikece kaj atike. Tamen la plej laŭdataj estas ĝiaj pladoj kun biero kiel spico. Biera bankedo eble estos unue el la programoj de la industria turismo de Qingdao-Biera Grupo. Fakte kuristoj de la restoracio jam antaŭlonge preparis por kontribui bieran bankedon. Se vi interesiĝas pri tio, ni konigos unu el la pladoj. La farado estas simpla, vi povos fari hejme.

Nia rekomendita plado titolas: Rostita Salikoko per Mikro-Onda Forno:

Unue aĉetu 500 gramojn da vivantaj salikokoj, kiuj estas la ĉefaj materialoj de la plado. Sekve, preparu bieron, salon, gustigaĵon, tubajlon kaj zingibron.

Nia farado estas: purigu la salikokojn kaj biere peklu ilin kun salo, gustigaĵo, tubajlo kaj zingibro 15 mimutojn.

En poton enmetu akvon kaj kuleron da biero. Kiam la akvo bolas, enmetu la salikokojn por tranĉi la krudecon. Elakvigu la salikokojn kaj sur ilin verŝu iom da manĝ-oleo. Enmetu teleron da salikokoj en mikro-ondan fornon por rosti ilin per forta povo dek minutojn.

Tiamaniere farita salikoko sin karaktezas per helruĝa koloro, kun la bonodoro de biero kaj freŝeco de salikoko, estas tre bongusta. Salikoko enhavas riĉajn kalcion, aminan acidon kaj proteinon dum biero helpas digeston.

Karaj amikoj, se vi gastigos amikojn hejme, kontribuu tian pladon, simple faritan kaj bele aspektan. La plej grava estas, ke ambaŭ biero kaj salikoko estas bongustaj kaj nutroriĉaj.