• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:35:50    
Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero-- verda rubando sur la Silka Vojo

cri

Trajne veturante okcidenten laŭ la Flava Rivero en la tereno de la provinco Gansu, unu horon kaj duonon oni atingas la lokon nomatan Hekou, kaj tie transpasinte la Flavan Riveron, oni sin trovas okcidente de la Rivero. Kaj la fama Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero ja startas ĉi tie.

Kio videblas en la Koridora Regiono? Jen, oazo, rivero, ankaŭ Gobio kaj dezerto. La Koridora Regiono topografie ebena kaj riĉa je produktaĵoj similas al verda rubando flirtanta en la nordokcidenta parto de la provinco Gansu. Ĝi longas je pli ol mil kilometroj, larĝas je cent kilometroj kaj situas proksimume 1,400 metrojn super la marnivelo.

La Koridoro startas oriente de la montaro Wushao kaj finiĝas okcidente ĉe la montaro Qilian. Historie la Koridoro iam estis okupita de hunoj. En la jaro 121 antaŭ nia erao, fama generalo el Han-dinastio Huo Qubing kun sia armeo dufoje lanĉis atakon kontraŭ ili en la Koridoro kaj akiris plenan venkon super ili. Rezulte, la Koridoro apartenis al la teritorio de Han-dinastio.

Pri la heroa generalo Huo Qubing cirkulas interesa rakonto. Laŭdire, li estis bastardo de pliaĝa fratino de edzino de imperiestro Wudi. Do li estis nevo de la imperiestro. En sia infanaĝo Huo Qubing estis malfortika, malsanema kaj ofte aŭdiĝis lia plorado. Foje, tio eĉ ĝenis ripozon de la imperiestro, kaj la lasta, dezirante al li sanan kreskadon, donis al li la interesan nomon Huo Qubing. Kiel sciate, la unua parto de la nomo Huo estas la familia nomo, kaj la dua parto, propra nomo. En la ĉina lingvo lia propra nomo Qubing signifas forigi malsanon.

18-jara, Huo Qubing ekservis kiel gardisto de la imperiestro. Li estis tre lerta en rajdado kaj arkpafado. 20-jara, li jam komandis la armeon kaj triumfis en la fiaskiga batalo kontraŭ hunoj. En historiaj libroj kaj inter la popolanoj estas multaj historietoj pri tiu brava generalo.