• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:43:06    
Wuwei -- la unua gravejo de la Silka Vojo ĉe la orienta enirejo de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero.

cri

Kiam la Silka Vojo , sin etendante de oriento al okcidento, eniris en la Koridoran Regionon Okcidente de la Flava Rivero, ĝi renkontis unue la gravan urbon Wuwei. Kiam la dinastio Han ekspluatis la Koridoran Regionon, Wuwei estis la startejo. Poste, la dinastio Tang daŭrigis la ekspluatadon, kaj dank'al tio, Wuwei fariĝis prospera kaj evoluinta ekonomie.

Wuwei situas 1600 – 1800 metrojn super la marnivelo, havas 750 mil loĝantojn, kiuj plejparte estas han-naciecanoj. En la oazo de Wuwei konata kiel “arĝenta Wuwei”, fekundas la grundo, mildas la klimato kaj riĉe produktiĝas tritiko kaj aliaj agrikulturaĵoj. Ĝi estas unu el la bazlokoj de komercaj grenoj de nia lando.

Kvankam Wuwei estas ĉirkaŭata de dezertoj Tenggeli kaj Badanjilin el tri flankoj, tamen la forstoj konataj kiel “verda Granda Muro” konstruitaj dum la pasintaj dekoj da jaroj konkeris “flavan drakon”, rezervante bonan ekologian medion.

Ne mankas al Wuwei historiaj kaj kulturaj vidindaĵoj. Nun ni citu kelkajn el ili.

La templo Wenmiao situas en la sudorienta parto de la urbo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1437, dum la tempo de Ming-dinastio. Areante je 5300 kvadrataj metroj, la templo estas grandskala antikva ensemblo kun ĉielskrapantaj pinoj kaj cipresoj, majestaj haloj kaj belaj antikvaj konstruaĵoj.

Antikva Sonorila Turo, alta je 12 metroj, situas en la nordorienta parto de la urbo. La sonorilo pendanta en la Turo estis farita en la dinastio Tang.

Stupao de la templo Luoshi, kun ok anguloj kaj 13 etaĝoj altas je 32 metroj. Ĝi estis konstruita en la jaro 386. La templo servis kiel predikejo de hinda fama bonzo Kumarajiva (344-413).

La templo Haicang estis konstruita en la tempo inter la dinastioj Song kaj Yuan. Laŭ legendo, en la antikveco la templo Haicang estis ŝirmata de densaj arboj kaj fontoj, ŝajne sin kaŝante en maro. Pro tio la templo estas nomata Haicang, en la ĉina lingvo, tio signifas: Sin kaŝanta en maro.