• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:44:14    
Rakonto pri debuto de la fama bronza ĉevalo galopanta kun hufo sur hirundo.

cri
La menciita ĉevalo estas emblemo de la ĉina turismo difinita en la jaro 1983. De kie ĝi venis? Nun ni parolu pri ĝia deveno.

Aŭtune de 1969, en antaŭurbo de Wuwei, oni hazarde trovis antikvan tombon el Han-dinastio. Inter la elterigitaj antikvaĵoj troviĝis bronza ĉevalo, kiu sin figuras galopanta kun hufo sur fluganta hirundo. Kune kun aliaj multaj elterigitaĵoj, ĝi rezerviĝis en la loka muzeo.

Unu jaron poste, ĉina fama arkeologo kaj verkisto s-ro Guo Moruo, akompanante alilandajn gastojn, vizitis la muzeon kaj rimarkis la bronzan ĉevalon. Ĝoje surprizite, li admiris: “Ho, ĝi kronas ĉiujn trezorojn ĉi tie eksponatajn! Vere rara artaĵo!”

Dank'al la konfirmo fare de s-ro Guo Moruo, la bronza ĉevalo renomiĝis tra la lando. Ĝi estis alportita al Pekino kaj debutis en la fama muzeo de Imperiestra Palaco. Krome, kun imponeco de la ĉina historio kaj fiero de la ĉina nacio, ĝi estis eksponata en dekoj da landoj kaj ravis diverslandajn fakulojn kaj spektantojn. Oni laŭdis ĝin kiel raran trezoron kaj pinton de la artaĵoj.

Estas nature, ke la ĉina Ŝtata Turisma Administracio prenis ĝin kiel la ĉinan turisman emblemon. Ĝi reprezentas la brilan antikvan kulturon de Ĉinio, kaj ĝia eksterordinara figuro galopanta kun hufo sur hirundo simbolas flugrapidan impeton de la ĉina turismo.