• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:45:15    
Zhangye, alia gravejo sur la antikva Silka Vojo.

cri
Zhangye situas en la meza parto de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, kaj estis unu el la kvar prefektejoj de tiu regiono en la antikva Ĉinio. Ĝi estas konata kiel grenejo de la regiono. Laŭ historia noto, fama itala vojaĝisto Marco Polo siatempe restis ĉi tie unu jaron dum sia vojaĝo tra Ĉinio.

Zhangye nun areas je 4246 kvadrataj kilometroj, kaj havas 445 mil loĝantojn.

Sudokcidente de Zhangye sterniĝas la majesta montaro Qilian, kiu estas rigardata kiel viv-fonto de la Silka Vojo. La montaro longas je mil kilometroj kaj larĝas je proksimume 300 kilometroj. Ĝia ĉefa pinto altas je 5827 metroj super la marnivelo. Videblas tie 3306 glacifluoj kun la areo de 2063 kvadrataj kilometroj.

Zhangye famas pro tio, ke en ĝia Grand-budha Templo troviĝas la monde plej granda kuŝanta budhostatuo endoma. La budhostatuo estas argila, 35 metrojn longa kaj 7.5 metrojn larĝa. La templo konstruiĝis en la jaro 1098. Legendo diras, ke siatempe iu nobla bonzo faris meditadon tie kaj subite aŭdis sonon sub la planko. Li faris foson kaj trovis antikvan statuon de kuŝanta budho inter flavaj brikoj kaj verdaj tegoloj. Pro tio la bonzo decidis konstruigi la templon… Post pli ol cent jaroj, iu mongola virino pia je budaismo tranoktis en la templo, kaj naskis bebon, kiu poste fariĝis la unua imperiestro de la dinastio Yuan (1271-1368) --- Kublajo.

Kiam Kublajo regis Ĉinion, la Silka Vojo estis movoplena. La giganta budho-statuo de Zhangye altiris al si multajn vojaĝantojn, inter kiuj ja estis Marco Polo. En liaj vojaĝnotoj legiĝas jene: “En Zhangye arbare staras temploj kun budho-statuoj ene… La plej granda el ili estas kuŝanta budhostatuo longa je dekoj da paŝoj. Ĉirkaŭ la budhostatuo staras multaj malgrandaj budhostatuoj ĝin salutantaj.”

En la aĝo de 17 jaroj, Marco Polo ekveturis orienten kune kun siaj patro kaj onklo, kaj venis al Ĉinio post tri jaroj. Li rapide ellernis la ĉinan kaj mongolan lingvojn. Kublajo-Ĥan ŝatis tiun saĝan junulon kaj komisiis al li gravajn taskojn. Marco Polo faris enketadon aliloke de Ĉinio. Li oficvojaĝis preskaŭ al ĉiuj famaj urboj de Ĉinio kaj iafoje servis eĉ kiel sendito de Ĉinio en aliaj landoj. Post 17 jaroj, li revenis Italion kaj konigis sian travivaĵon al iu verkisto, kiu komponis la vaste konatan libron “Vojaĝo de Marco Polo”.