• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:47:27    
Fama pasejo Jiayuguan de la ĉina Granda Muro

cri

12 kilometrojn fore de la urbo Jiuquan situas la pasejo Jiayuguan, la okcidenta fino de la monde konata Granda Muro de Ĉinio. Ĝi estis unu el la nepre preterpasendaj lokoj sur la antikva Silka Vojo. Kun la kruta topografiaĵo kaj strategia situo la pasejo estas tre fama inter la vidindaĵoj sur la Silka Vojo. La Granda Muro ambaŭflanke de la pasejo, kiel giganta seruro, defendas ĝin sur la Silka Vojo 15 kilometrojn larĝan de sude norden.

Tie, kie staras la kastelo de la pasejo, antaŭe sterniĝis dezerto. Post malfermo de la Silka Vojo, la kortego de la dinastio Han dispoziciis garnizonon tie, sed ne starigis kastelon. En la jaro 1372, en la tempo de la dinastio Ming, konstruiĝis la kastelo periferie areanta je 34 000 kvadrataj metroj. Ĝi estis bone aranĝita. Ĉe la kvar anguloj de la altaj ĉirkaŭ-muroj staras gardoturoj. Generala oficejo, municiejo kaj grenejo troviĝis en la interna parto. En la interna parto ĉeval-irejo kondukas al la muroj de la kastelo. La muroj estas 10 metrojn altaj kun larĝa supro por ĉevaloj kaj veturiloj. Oni diris, ke la tiamaj arkitektoj kalkulis la konstruajn materialojn tre ekzakte: Post la finkonstruiĝo de la muroj restis nur unu briko.

Fakte, la kastelo estas ankaŭ majstra verko akustike. Se oni frapas ŝtonon ĉe murangulo interne de ĝi, oni do aŭdas kvivitadon.

Legendo diras, ke interne de la pordego iam vivis paro da hirundoj. Foje ili disiĝis pro forta vento en vojaĝo. Kiam la virbirdo reflugis, la pordego de la kastelo jam fermiĝis. Ĝi, forte sopirante al siaj nesto kaj edzino, frapis sin kontraŭ la pordegon kaj mortis. La birdino, ege malĝoja pro tio, sonĝis, ke la virbirdo diris: “Iru frapi ŝtonon ĉe murangulo! Mi volas diri ion al vi.” Karaj aŭskultantoj, kion diris la hirundo al la hirundino? Malgraŭ nekompreno de la hirunda lingvo, ni tamen estas certaj, ke la kvivitado signifas: “Mi amas vin!” Ĉu vi konsentas kun mi?

La legendo aludas la sopiron de la malproksimaj garnizonantoj al siaj familianoj. Tial, antaŭ ĉiu militiro, ili venis tien por frapi ŝtonon ĉe murangulo, kredante, ke estas bonaŭguro aŭdi hirundan kvivitadon.