• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:56:06    
Kontempla te-ceremonio de la monto Jiuhua

cri

La monto Jiuhua situanta en la provinco Anhui de suda Ĉinio estas unu el la kvar plej famaj budaismaj montoj. Ĝi havas longan historion de la produktado de bonkvalita teo. De longe furoras tie la prezentado de kontempla te-ceremonio. Nuntempe tio kombiniĝas kun turismo, kaj estas tre ŝatata de turistoj en- kaj ekster-landaj.

La kontempla te-ceremonio de la monto Jiuhua ĉiutage okazas en la halo Taibai. Post ekskurso al la belaj naturaj pejzaĝoj kaj aparte karakterizaj budaismaj vidindaĵoj, turistoj emas veni tien por apreci elegantan prezentadon de te-ceremonio kaj ĝui bonodoran teon de la monto Jiuhua, perceptante spertaĵojn de antikvaj literatoroj.