• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 14:58:32    
Prezentado pri Mogao-ŝtonkavernaro (daŭrigo)

cri

En la ŝtonkavernaro Mogao diversas statuoj de budhoj predikantaj, meditantaj, floro-disŝutantaj, muziko-ludantaj kaj luktantaj kontraŭ demonoj. Inter la statuoj troviĝas 33-metre alta statuo de Majtrejo kaj ankaŭ malpli ol 5 centimetre alta statuo de infano-budhoj ludantaj inter lotusfloraj petaloj.

La ŝtonkavernaro Mogao estis loko, kie antikvaj Dunhuang-anoj preĝis kaj kulturis sin, kaj ankaŭ loko, kie bonzoj kaj komercistoj petis benadon de la Budho antaŭ ol ekveturi al mez- kaj okcident-aziaj landoj laŭ la Silka Vojo. Port gajni favoron de la Budho, tiam en Dunhuang furoris diversaj budhoservoj, kiaj konduko de budhismo al internaj landpartoj, sutro-transskribado far ĉiu familio kaj ŝafo-ofero al temploj. Nemalmultaj bonzoj funkciigis lernejojn, kuracis popolanojn kaj faris terkultivadon.

Iuj freskoj en la ŝtonkavernaro bildigas la supremenciitajn aktivadojn, aliaj temas pri rakontoj de la budhisma sutro. Ekzemple, estas la buldo “Nutrado de Satvo al Tigro”. Satvo estis princo, iutage li vidis en la arbaro tigrinon kaj ĝiajn idojn mortontajn de malsato. Por savi ilin li pikis al si la kolon per ligna pikilo, ke ili suĉu lian sangon kaj formanĝu lin. Tio montras la bonkorecon kaj sinoferemon, predikitajn de budhistoj.

En alia bildo vidiĝas, ke grupoj kaj grupoj da ĉinaj kaj alilandaj bonzoj kun koloraj sutro-flagoj en la manoj marŝantaj sur la antikva Silka Vojo.

Ankaŭ la freskoj en la ŝtonkavernaro Mogao prezentas la Silkan Vojon siatempan: Karavanoj kun kameloj ŝarĝitaj per silko malfacile marŝas inter altaj montoj. Kamelo estas falinta de sur monto. La mastro levas la falintan silkon. Rabistoj rabas kun armiloj…La mastro preĝas al Avalokiteŝvaro, kaj ĉi tiu venas lin savi, ke glavoj levitaj de rabistoj estas rompitaj en tri pecojn.

Kiam la eminenta bonzo Xuanzang de la dinastio Tang pilgrimis al la Okcidento por preni sutron, lin trafis la montaro Tianshan. Multaj el liaj sekvantoj kaj bovoj mortis de frosto. Pamiro 7 000 metrojn alta super la marnivelo, kiu tuŝas okcidentan Xinjiang, abundas je krutaĵoj. Oni ilin transiris unu post alia helpe de ŝnuro. Oni travadis riveron pere de dika ŝnuro super ĝi. Foje okazis tie neĝoŝtormo, kaj pli ol 10 000 komercistoj mortis de frosto. Tial ĉiuj senditoj, komercistoj kaj bonzoj senescepte benopetis de la Budho kaj eĉ donacis monon por konstrui kavernojn en Dunhuang.

La Silka Vojo kunfandis la kulturojn orientan kaj okcidentan. La freskoj en la kaverno n. 45 montras, ke en la 12-a jarcento, la bodisatvoj vestis sin per jupo el gazo kaj mallongan veston kun malalta kaj larĝa kolumo laŭ modo de la dinastio Tang, sin beligante per persaj orelringoj kaj hinda koliero. Tre interese!

Intervjuate, unu el la ĉinaj akompanantoj de la surkamela vojaĝa karavano de japanaj aŭskultantoj sur la Silka Vojo organizita de nia radiostacio en 1990 s-ro Ouyang Lushan diris:

La fama kaverno n. 320 estis fosita en la dinastio Tang. Ĝia kasono estis laktita blue, simbonante la ĉielon, centre vidiĝas floranta lotusfloro, ĉirkaŭ kiu flugas 4 feinoj nomataj Gandharva, kun longaj rubandoj flirtantaj laŭ la vento. Ekster la plafono vidiĝas 12 muziko-ludantaj feinoj kun diversaj instrumentoj enmane. Kiam la Budho predikas, ili disŝutas florojn en-aere, kaj dislasis parfumecan odoron post si.

S-ro Ouyang daŭrigis sian konigon, dirante:

Vidiĝas alifiguraj Gandharva-oj, elstaraj kaj elegantaj. Ili estas ĉarmaj virinoj same kiel tiuj flugantaj feinoj, sed aparte karakterizataj per la pozo ludanta bivon postdorse. Tiu bela pozo estas plivastigata en literatur-artaj scenoj, kaj tre ŝatata de spektantoj. En la centro de la urbo Dunhuang staras skulptaĵo de tia figuro, kiel marko de tiu fama urbo.

Karaj amikoj, en la lasta semajno ni menciis, ke en la jaro 1900, taoisto Wang Yuanlu malkaŝis la sekretan groton, en kiu konserviĝis almenaŭ 50 000 sutraj klasikaĵoj, dokumentoj kaj aliaj objektoj el la tempo de la jaro 359 ĝis 1006, temantaj pri politiko, ekonomio, militafero, historio, religio, filozifio, medicino, astronomio, geografio, nacio, filkloro, literaturo kaj arto. Tamen kvar kvinonoj el tiuj trezoraĵoj estis forportitaj aŭ forŝtelitaj de aliaj landoj.

Intervjuate, s-ro Zhou Xiaoxing, laboranto de la menciita surkamela vojaĝa karavano , diris:

La kulturaj relikvoj kaj la ŝtonkaverna arto de Dunhuang vekis grandan atenton de diverslandaj fakuloj. Do naskiĝis Dunhuangologio por studi la ŝtonkavernojn, historiajn dokumentojn kaj geografion de Dunhuang. En la pasintaj pli ol 90 jaroj, dank' al la kunlaboro de ĉinaj kaj alilandaj fakuloj, estiĝis granda sukceso en studado pri Dunhuangologio. En la jaro 1987, la ŝtonkavernaro Mogao estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.