• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 15:01:01    
Prezento pri la du plej okcidentaj pasejoj de la Silka Vojo, la pasejo Yumenguan kaj la pasejo Yangguan

cri

Por prosperiĝo de la Silka Vojo, imperiestro Wudi de la dinastio Han ( 206 antaŭ nia erao – 25 post nia erao ) starigis la prefektejojn Wuwei, Zhangye, Jiuquan kaj Dunhuang en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero. Samtempe li konstruigis po unu pasejon en la lokoj 80 kilometrojn sudokcidente kaj nordokcidente de Dunhuang. Ambaŭ pasejoj, gardataj de grandaj garnizonoj, interligiĝis per la Granda Muro kun alarmturoj. Siatempe ili sevis kiel gardantoj de Dunhuang kaj tra tiuj pasejoj oni veturis al centra kaj okcidenta Azio kaj Eŭropo.

La nuna pasejo Yumenguan estas nur termaso staranta ĉe sekiĝinta riverolito, fakte ĝi estas ruino de alarmturo de la originala pasejo. Antaŭ longe la majesta pasejo estis englutita de la dezerto Taklimakan, konata kiel “maro de morto”. En la valo proksima de la paseja ruino kuŝas fonto, apud kiu estas pli-ol 2000-jaraj tomboj, kaj neniu scias, kiuj ripozas ene.

Ni intervjuis unu el la laborantoj de la surkamela vojaĝa karavano de japanaj aŭskultantoj organizita de nia radiostacio s-ron Xu Jizhou. Li konigis:

“ En la antikveco la pasejo Yumenguan estis grava haveno, tra kiu oni importadis belan jadon el la Okcidenta Regiono. Kaj la pasejo pro tio ekhavis sian nomon. En la ĉina lingvo Yumen signifas: Jada pordo.”

La pasejo Yangguan situas je 70 kilometroj norde de la pasejo Yumenguan. Pri ĝi s-ro Xu Jizhou diris:

“Ĝuste pro tio, ke la pasejo situas en la suda flanko, t.e. la suna flanko, tial la pasejo estis nomata Yangguan. En la ĉina lingvo tio signifas: Suna pasejo.”

En Ĉinio tre popularas la poemo verkita de Tang-dinastia poeto Wang Wei. Jen ĝi estas:

En Weicheng matenpluvo saturetis la stratpolvon,/ Kaj ĉe l' gastejo freŝe verdaj staras la salikoj./Ankoraŭ uu glason malplenigu, mi vin petas,/ Trans Yangguan okcidente ne troviĝas jam amikoj!

La poemo trafe priskribis la forecon kaj dezertecon de la pasejo siatempe.

Sed kiaj nun estas ili? Ni intervjuis s-ron Ouyang Lushan, unu el la laborantoj de la sama surkamala karavano, diris:

“Kiel sciate, Yumen estas unu el la plej fruaj petrol-industriaj bazlokoj de Ĉinio. La petrolkampo de Yumen situas sude de la urbo Yumen, najbare al la fama pasejo Jiayuguan.”