• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 09:52:00    
Li-nacieco(1)-- Lingvo, Vivmaniero kaj Moro

cri
En la provinco Hainan loĝas ĉina naciminoritato Li-nacieco.

Li-nacieco kun pli ol miliono kaj 300 miloj da anoj loĝas ĉefe en la meza kaj sudokcidenta partoj de Hainan. Ili havas sian propran parolan lingvon. Pro longedaŭra kontaktado kun Han-naciecanoj, nemalmultaj Li-naciecanoj scipovas paroli hanlingve. En la pasinteco, ili ne havis skriban lingvon, kaj en la jaro l957, ili ekhavis la skriban lingvon kun latineska alfabeto.

Li-naciecanoj entreprenas ĉefe agrikulturan produktadon, kaj

ankaŭ metiindustrion, brutbredadon kaj komercadon. Krome, ĉe iliaj marbordaj lokoj abundas profitfontoj de fiŝoj, salo kaj kaŭĉuko.

Iliaj domoj vidiĝas en du specoj, unu kun ŝipa formo kaj la alia, piramida. La ŝipforma domo estas konstruita el bambuo, kaj la piramidforma, el lingo kaj bambuo.

Li-naciecanoj temperamentas senĝene kaj rektanime, kaj lertas en kantado kaj dancado. Ilia nacia danco Bambua Stango jam fariĝis tre ŝatata loka danco furoranta sur scenejoj.

Li-nacieco havas ankaŭ tre interesan moron. Ekzemple, kiam geknaboj aĝas je 13-14 jaroj, ili devas transloĝiĝi respective en apartajn loĝejojn nomatajn Longgui. En la ĉina lingvo, la nomo signifas: Senkamena domo. La domo de knaboj estas konstruita de ili mem, kaj nomata Frata Longgui, tiu de knabinoj estas konstruita de la gepatroj kaj nomata Fratina Longgui.

Tiu ĉi moro rilatas kun Li-nacieca geedziĝa moro. Kiam la vespera krepusko venas, junuloj sin bele vestitaj eliras kaj vizitas Fratinajn Longui-ojn en aliaj vilaĝoj por trovi al si amatinojn. Sed ne estas facile eniri en Fratinan Longgui. Unue ,junulo devas kanti antaŭ ĝia pordo por peti malfermon. Se knabino konsentas, ŝi respondas per jesa kanto, se ne, ŝi kantas maljese. Se bonŝance, la junulo enpaŝas, la sekvanta procedo iras ankaŭ en kantado, akompanate per karakterizaj naciaj muzikiloj. Kiam geamantoj decidas geedziĝi, ili informas siajn gepatrojn kaj poste okazigas nupton.

La ĉefa manĝaĵo de Li-nacieco estas rizo. La kuirmaniero estas interesa. Ili metas rizon kun iom da akvo en bambuujon kaj metas la ujon en fajron. Kiam rizaĵo estas pretigita, ili prenas rizaĵon malferminte la bambuujon. Ili kutimas manĝi sovaĝan legomon, kiu ne nur bongustas, sed ankaŭ efikas kiel kuraca drogherbo.

Li-naciecanoj ŝatas trinki alkoĥolaĵon kun malalta grado, distilitan ĉefe el rizo, batato ktp. Ili kutimas maĉi arekan nukson, kiu estas refreŝiga, saniga kaj kosmetikeca.