• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 09:53:36    
Li-nacieco(2) --- Bela Ŝtofo Lijin

cri

Tiel frue kiel en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj periodo de Militantaj Regnoj de la ĉina historio, Li-nacieco jam inventis la altklasan ŝtofon nomatan Lijin. Utiligante fibrojn de kapokaj fruktoj, ramio kaj kotono, ili teksis diverskolorajn ŝtofojn delikatajn, molajn, malpezajn kaj daŭremajn. Antikvuloj priskribis tiun ŝtofon kiel nubon. Post centoj da jaroj, la plantado de kotono kaj tekstila teknologio de Li-nacieco iom post iom enkondukiĝis de Hainan en la internajn lokojn de Ĉinio, tio forte impulsis evoluon de la ĉina tekstila industrio, rezulte leviĝis la tiel nomata “ kotona revolucio” daŭranta centojn da jaroj, kaj fine kotonaj tekstilaĵoj anstataŭis la ramiajn en la vivo de ĉinoj.