• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 09:54:54    
Li-nacieco (3)--- Festo

cri

La tria de la tria monato ĉiujare laŭ la luna kalendaro estas amuza festo de Li-nacieco.

Estas legendo pri tiu festo. En la praa antikveco okazis terura diluvo, kaj preskaŭ ĉiuj Li-naciecanoj mortis pro la katastrofo. Feliĉe ,postvivis paro de geamantoj, kiuj sukcesis fuĝi kaŝante sin en grandega kalabaso. Ili atingis la monteton nomatan Salangana Nesto ,kiam la diluvo retiriĝis ĝuste en la tria de la tria monato. Ili geedziĝis kaj naskis idojn unu post alia. La edzo kultivadis kaj la edzino teksadis. Iliaj posteuloj prenas ilin kiel naciajn praulojn kaj ĉiujare faras solenan memoradon en la tria de la tria monato. Tiutage, sin vestitaj feste kaj brile, oni okazigas konsekran riton, poste junuloj faras sportajn konkursojn. Vespere kamfajro ekbrulas ĉe riverbordoj, gejunuloj ekkantas kaj ekdancas. Profitante tiun festan etoson, geamantoj reciproke donacas memoraĵojn, elverŝante sian koron. Ili faras amĵuron unu al la alia, promesante revidiĝi en la sama tago de la sekvanta jaro. Pro tio, la festo estas rigardata de Li-nacieco ankaŭ kiel festo de amo.