En Ĉinio vivas 55 naciminoritatoj, el kiuj la hui-a estas tre distingiĝa. Ĝi ne estas etno evoluinta el iu aparta klano aŭ tribo, sed formiĝis el homoj de pluraj gentoj ĉinaj kaj alilandaj en longtempa kunvivado.
En la sepa jarcento, dank' al disvolviĝo de la mara negoco, malmultaj el la persoj kaj araboj, kiuj venis al Ĉinio por fari komercadon, fiksloĝis en Kantono, Yangzhou, Hangzhou, Xi'an kaj aliaj urboj. Post la 13-a jarcento, multe da araboj, persoj kaj homoj parolantaj la turkan-lingvon venis en Ĉinion el la Okcidenta kaj Centra Azio. Ili kredis je islamo. Ili kulturis teron, garnizonis, negocis aŭ servis kiel oficistoj en internaj lokoj kaj limregionoj de Ĉinio. Ili kunfandiĝis kun islamanoj loĝantaj en koncernaj lokoj de Ĉinio kaj geedziĝis al tieaj hanoj, ujguroj, mongoloj kaj tiel formis hui-naciecon.
|