• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 09:59:05    
Hui-nacieco(2)---Moskeo

cri

Moskeo estas nemankigebla en la islama vivo. Ĝi estas ne nur loko, kie la islamanoj pasigas sian spiritan vivon, sed ankaŭ centro de ilia socia vivo.

La ĉinaj moskeoj portas du arkitekturajn stilojn: La moskeoj kun stilo de ĉina palaco, multe influitaj de han-stilaj konstruaĵoj, ĉefe en suda kaj norda Ĉinio, kaj la moskeoj kun araba arkitektura stilo, ĉefe en nordokcidenta Ĉinio. En iuj grandaj moskeoj vidiĝas reliefoj kun oraj vortoj el Korano.

Laŭ religia kredo kaj etnaj moroj de la hui-oj, post transloĝiĝo de hui-aj familioj en novan regionon, ili antaŭ ĉio konstruas tie moskeon por fari diservon kaj aliajn religiajn aktivadojn, duŝon, interŝanĝon de informoj kaj diskuton pri gravaj aferoj de la sametnanoj.