• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:00:36    
Hui-nacieco(4)---Religia kredo

cri
Islamismo influas la hui-ojn en ĉio dum ilia vivo, inkluzive de geedziĝo, kostumo, dieto, higieno kaj aliaj. Multaj etnaj moroj de la hui-oj formiĝis el la religiaj reguloj. Ekz. laŭ la islama religio, antaŭ adorkliniĝo al Alaho oni nepre devas sin lavi, pro tio la hui-oj estas puramaj kaj ŝatas lavadon. Preskaŭ ĉiu hui-a familio havas akvovazon pendantan sur la malantaŭa trabo de domo. La vazo havas trueton sur la fundo. La trueto estas ŝtopita, kiam oni ne duŝas sin. Sub la vazo estas kloako. Tie oni faras nur duŝon. En la ordinaraj tagoj oni lavas siajn manojn kaj vizaĝon per akvo el granda kruĉo.
Ĉe adiaŭo al la mondo ĉiu hui-o devas ricevi la lastan lavon. Laŭ islamo Alaho decidas ĉies naskiĝon, malsaniĝon kaj morton. La islamanoj opinias, ke ĉiuj naskiĝas puraj kaj, kiam ili forlasas la mondon, ili ankaŭ devas esti puraj kun neniom da malpuraĵo. La vizaĝo de forpasinto devas esti pura kaj bonordigita, la ungoj kaj la haroj devas esti tonditaj kaj antaŭ la enterigo mortinto nepre devas esti lavata, kaj por montri respekton al Ka'ba, la sankta palaco de islamo, la kadavro nepre devas esti enterigita kun kapo al Mekko.