Hui-nacieco(5)--Lingvo,Vivmaniero kaj Festo
cri
Prapatroj de la hui-oj parolis la araban, persan aŭ turkan lingvojn. Pro oftiĝo de kontaktoj kun hanoj, kaj precipe pro geedziĝo al alietnanoj, iliaj lingvoj portis ĝenon en la socia vivo. Poste pro naskiĝo de la hui-etna komunumo ili prenis la hanan lingvon kiel sian komunan lingvon, tamen en sia uzado ili aldonis al la hana lingvo multe da vortoj propraj al ili. Kaj en la religia aktivado ili uzas la araban lingvon. Manĝaĵoj de diversaj naciminoritatoj estas tute malsamaj. Hui-oj tabuas la manĝadon de porkaĵo, hundaĵo, azenaĵo, mulaĵo kaj viando de mortintaj birdoj kaj bestoj kaj trinkadon de sango de animaloj. Hui-nacieco estas unu el la relative grandaj naciminoritatoj de Ĉinio. En Ĉinio la hui-oj loĝas dise, tamen en iuj lokoj dense. Ĝiaj 8,6 milionoj da membroj loĝas ĉefe en Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, Gansu-provinco, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la provincoj Henan, Hebei, Shandong kaj Yunnan. En Ĉinio la naciminoritato plejparte havas religian kredon. El religioj originis multaj festoj. La hui-oj kredantaj je islamo havas la festojn Id-al-Fitr, Id-al-Kurban kaj Mawlid al-Nabi kiel siajn naciecajn festojn.
|
|