• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:05:32    
Kazaho-nacieco(3)---Moderna stepa vivo

cri

Parolante pri la stepa vivo, oni nature asocias ĝin kun blankaj jurtoj kaj tendoj punktantaj la senliman stepon. Tiuj tradiciaj loĝejoj nun ankoraŭ allogas turistojn, tamen nemalmultaj nomadoj jam loĝas en brikaj domoj. Statistiko raportas, ke pli ol duono de la paŝtistaj familioj en la kvar ĉefaj paŝtejoj de norda Ĉinio fiksloĝas.

La postiĝinta tradicia nomadismo jam ne povas adaptiĝi al la disvolviĝo de la moderna produktado kaj la kreskanta bezono de la socio pri brutoproduktaĵoj. Nur grandskala fiksloĝiĝo de paŝtistoj kaj moderna brutobredado prosperigos la paŝtejan ekonomion kaj levos la materian kaj kulturan vivnivelon de la paŝtistoj.

En iuj paŝtejoj oni faris akvoutiligan konstruadon per importita kaj ĉeloke kolektita kapitalo. Dank'al tio, la antaŭa dezerto fariĝis irigaciebla herbejo kaj la paŝtistoj tie fiksloĝas. Sur la stepo Altajo de Xinjiang blankaj domoj dissemiĝas inter verdaĵoj. Ĉirkaŭe kanaletoj, forstoj kaj vojetoj interkruciĝas, paŝtiĝas bovoj kaj ŝafoj kaj 5 200 familioj de kazaĥaj paŝtistoj sur la stepo fiksloĝis en novaj vilaĝoj. Ili transloĝiĝis el terkabanoj en helajn kaj larĝajn brikdomojn.

La fiksloĝado de kazaĥaj paŝtistoj kreis kondiĉojn por disvolvi la paŝtejan ekonomion, plibonigi la edukan kaj higienan staton de la paŝtejoj kaj prosperigi diversajn entreprenojn kun la sekundara kaj terciara industrioj kiel la ĉefaj.