• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:12:15    
Tibeta-nacieco(1)--Loko mistera kaj alloga

cri

Tibeto kun areo de 1 210 000 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 4 600 000 loĝantoj situas ĉe la sudokcidenta landlimo de nia lando. Ĝi estas la plej alta parto de la mondo, meznombre je ĉirkaŭ 4 000 metroj alta super la marnivelo, tial ĝi estas nomata la loko plej proksima al la suno.

La tibetanoj estas unu el la naciecoj de Ĉinio kun longa historio. En multaj verkoj de historia literaturo oni povas vidi, ke la tibetaj popolanoj akumulis riĉan sperton dum sia longa produkta laborado. Tiel en metiartoj ili montris brilan saĝon kaj eminentajn talentojn. En la sepa jarcento, ili kreis la tibetan lingvon. De la antikveco, ĉu viroj ĉu virinoj junaj kaj maljunaj, ĉiuj estas lertaj en kantado kaj dancado. La tibetanoj ĝenerale kredas budhismon. Post la liberiĝo, la Partio praktikas politikon de respekto al la libereco de religia kredo kaj protektas ĉiujn religiulojn kiuj estas patriotaj kaj leĝo-observemaj.

Hodiaŭ, Tibeto, kiu sin liberigis el mallumo de la socio en la 50-aj jaroj, rapide progresas, tiel ke pli kaj pli multaj turnas la atenton sur ĝin.