En plejparto de Tibeto ne kreskas arboj kaj sur stepoj bovoj kaj ŝafoj paŝtiĝas. De longa tempo fekaĵo de bovo kaj ŝafo estas uzata kiel brulaĵo. Tibetanoj sekigas fekaĵon sur la tegmento de sia domo kaj konservas ĝin por estonta uzado. Por paŝtista familio pli da fekaĵo signifas pli da bovoj kaj ŝafoj, kaj eĉ pli da riĉaĵoj. En la paŝtejo la paŝtistoj konstruas muron el fekaĵo ne nur por sin defendi, sed ankaŭ por faciligi la hejtadon. Brulanta fekaĵo neniom malbonodoras. Nun en Tibeto oni uzas karbon, sunenergion, ventenergion k.a. Tamen fekaĵo ankoraŭ estas uzata en multaj lokoj.
|