Oni diras, ke tibetanoj ne lavas al si la vizaĝon. Fakte, ili faras tion devigite. Tie la klimato estas seka kaj sunbrilo forta. Eksterdome, ultraviolaj radioj vundas haŭton. Se oni ĉiutage lavas al si la vizaĝon, la haŭto difektiĝas. Antaŭ ol iri eksteren, oni devas ŝmiri la vizaĝon per butero kaj ankaŭ per iom da tero. Nun la tieaj kondiĉoj pliboniĝis kaj aŭtoj ĉie servas. Tamen oni ankoraŭ uzas beleco-kremon por ŝirmi la vizaĝon kontraŭ sunbrilo.
Tibetanoj estas belemaj kaj puremaj, precipe la knabinoj, kiuj ne nur lavas al si la vizaĝon ĉiutage, sed ankaŭ ofte uzas ŝampuon kaj parfumon. Ĉiun julion laŭ la tibeta kalendaro, la tibetanaj familioj festas la tradician banfeston. En tiu tago, kun sekalvino, buterteo kaj sekigita viando ili venas al riverbordo kaj starigas tie sunombrelon aŭ tendon. Poste ili sin banas en la rivero kaj ilia gajeco daŭras de mateno ĝis vespero.
|