• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:17:05    
Tibeta-nacieco(4)---Religio

cri
En Ĉinio nur pli ol 10% de la loĝantoj kredas je religio, tamen tie estas pli ol 20 naciminoritatoj, kia la tibeta, kiuj kredas je religio.

Preskaŭ ĉiuj tibetanoj kredas je budhismo. En Tibeto estas 1 787 temploj kun 46 380 lamaoj. En la temploj oni faras sutro-recitadon kaj aliajn religiajn aktivadojn.

La tibeta budhismo distingiĝas per sia aparta koloro. La disvastiĝo de la tibeta budhismo kaj ĝiaj originala memkulturado kaj instruado ebligis bone konservi multajn budhismajn sutrojn en la Tibeta Sankta Libro. La tibeta budhismo enkondukiĝis en aliajn ĉinajn regionojn, kiel tiuj de hanoj, mongoloj kaj manĉuroj, kaj en Mongolion, Rusion, Sikimon, Butanon, Nepalon, eŭropajn kaj amerikajn landojn.

Budhismo havas influon sur politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn kampojn de Tibeto. Origine Potala-palaco estis palaco de reĝoj, sed poste pro populariĝo de budhismo ĝi fariĝis politika kaj religia centro de Tibeto. Ĝi estas sanktejo en la okuloj de la tibetanoj. La tibetlingva budhismo, alinome lamaismo, estas religio longtempe influata de bon-religio, origina en Tibeto, asimilinta la doktrinon de la lasta, kaj ekhavis tibetan koloron.