Homoj kiuj ne konas Tibeton ofte imagas al si, ke ĝi estas loko malvarma kaj dezerta kun neĝmontoj kaj herbejoj. Cirkulis eĉ onidiro, ke ĝi estas dezertejo kie “vento ĉien ŝtonojn pelas, herboj monte ne aperas”. Tamen, Tibeto efektive estas loko abunda je naturaj riĉfontoj.
La Tibeta Altebenaĵo estas vasta kaj bela. Tie troviĝas altaj montoj, grandaj riveroj, primitivaj arbaroj kaj vastaj stepoj kun verdaj tapiŝosimilaj herbejoj. La giganta Ĉomolangma, la plej alta monto en la mondo, tutjare kovrata de neĝo brilas blindige. Ĝi estas unu el la mirindaj vidindaĵoj sur la tero. La torenta Jalucangpo estas la plej alta rivero de la mondo. La riveroj Ginŝa, Lancang, Nugiang, Lasa, Nianĉu, Kongkjue kaj Ŝikjuan kaj lagoj de diversaj grandecoj kune formis abundan akvan riĉfonton por Tibeto.
La klimato de la altebenaĵo ĝenerale estas seka kaj malvarma. Mallonga estas la senprujna periodo kaj granda la temperatura diferenco inter tago kaj nokto. Tamen ankaŭ diferencaj estas la klimatoj de la diversaj partoj de Tibeto. En ĝia suda valo, la grundo estas fekunda kaj la klimato varma kaj humida, kiuj konvenas al kreskado de sekalo, tritiko, rizo, legomoj kaj fruktoj. Kiam frosto ankoraŭ regas la vastan stepon de norda Tibeto, en Linĉi, Bome, Jadong kaj aliaj lokoj en la malsupra baseno de Jalucangpo floroj jam pompas kaj kamparanoj sin okupas pri plugado kaj semado. Tie abundas sunbrilo kaj pluvo, kiuj provizas favorajn kondiĉojn por kreskado de grenplantoj, kaj oni povas akiri du aŭ tri rikoltojn en ĉiu jaro. Pro tio tiu regiono estas nomata la “grenejo de Tibeto”. En la basenoj de la riveroj Nugiang, Lancang kaj Ginŝa abundas arbaroj. Kaj en la altaj montaroj sin kaŝas riĉaj mineralaj fontoj de karbo, fero, kupro, aluminio, gipso, agato, kristalo ktp. Tibeto abunde produktas ankaŭ medikamentojn el juna cervokorno, mosko, fritilario kaj aliaj.
|