• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:19:01    
Tibeta-nacieco(6)---Nova vivo de la liberigitaj servutuloj

cri

De multaj jarcentoj, Tibeto estas “malpermesita loko” de moderna kulturo kaj scienco. Antaŭ la liberiĝo, tie troviĝis nur du lernejoj por kulturi monaĥajn kaj laikajn oficistojn por la reakcia registaro de Tibeto, dum la miliono da servutuloj tute ne havis rajton viziti lernejon. La malkleraj servutuloj dronis en superstiĉoj de jarcento al jarcento. Hodiaŭ la liberigitaj servutuloj jam havas siajn unuajn klerulojn kaj sciencajn kaj teknikajn laborantojn.

Antaŭ la liberiĝo, la higiena afero en Tibeto estis tre postiĝinta. En la tuta regiono estis nur du kuracejoj servantaj al la reakciaj regantoj. La vastaj amasoj de servutuloj tute ne povis ĝui kuracadon sed devis lasi malsanojn forrabi ilian vivon. Post la liberiĝo, la ŝtato transpostenigis medicinajn laborantojn el internaj lokoj de la lando de tempo al tempo, kaj ankaŭ nombro da ĉeloke elkulturitaj tibetaj kuracistoj komencis labori. Multaj han-aj medicinaj laborantoj venintaj en Tibeton por subteni ĝian konstruadon venkis multajn malfacilojn kune kun siajn tibetaj kamaradoj kaj starigis sur la firsto de la mondo sanprotektan reton. Hodiaŭ, hospitalo aŭ kuracejo jam estas fondita en la regiono, subregionoj aŭ guberniaj urboj kaj nombro da postlaboraj kuracistoj estas elkulturitaj. Ĉiuj tibetaj popolanoj povas ĝui kuracon.

Kun la disvolviĝo de la produktado, la vivo de la terkulturistoj kaj paŝtistoj boniĝas jaron post jaro. La prezoj de la varoj estas stabilaj, la aĉetpovo de popolo ĉiam pli altiĝas kaj pli kaj pli multaj homoj havas superfluan monon por meti en ŝparkason.