• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:20:06    
Tibeta-nacieco(7)---Lasao--sankta urbo sur altebenaĵo

cri

Lasao--sankta urbo sur altebenaĵo

Lasao 3 650 m. super la marnivelo estas la plej alta urbo de la mondo. Super ĝi bluas la ĉielo kaj brilas la suno, pro tio Lasao portas ankaŭ la nomon Sunluma Urbo.

Lasao havas longan historion. Al ĝia centro etendiĝas asfaltita ŝoseo, kiu komenciĝas de la aerodromo Gongga. Trafikilo-fluoj sur la ŝoseo kaj arbare starantaj altaj konstruaĵoj ambaŭflanke de ĝi elspiras modernecon. Tamen, por la tibetanoj Lasao estas eterne sankta urbo, en kiu imponas Potala-palaco.

Post unuigo de la tibetaj triboj en la sepa jarcento, Srong-brtsan-sgam-po(617?--650), estro de tiama regno, prenis Lasao kiel la ĉefurbon kaj konstruigis sur Hongshan-monto Potala-palacon el halo, kastelo kaj ĝardeno por edzigi sin al princino Wencheng el la imperiestra familio de Tang-dinastio. Kaj nun, en la Halo de Ŝakjamunio estas kultataj la statuoj de regnestro Srong-brtsan-sgam-po kaj princino Wencheng.

Potala-palaco, simbolo de Tibeto, signifas ŝipon, kiun Avalokiteŝvaro direktas por savi popolamasojn el la maro de suferoj. Ĝi estas giganta labirinto. Sennombraj budhostatuoj kaj trezoroj en ĝi kaj la konstruaĵoj enkorpigas la saĝon de la tibetanoj kaj reprezentas la plej altan nivelon de la tibeta kulturo. Pro tio, Potala-palaco estas honorita kiel sanktejo de la tibetaj lamaoj kaj trezoro de la ĉinaj kulturo kaj arto.