• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:21:54    
(foto)Kelkaj naciminoritatoj loĝantaj en Xinjiang, situanta en la meza parto de la antikva Silka Vojo

cri

La grandioza kaj serpentuma montaro Tianshan stendiĝas de oriento okcidenten en la mezo de Xinjiang kaj dividis ĝin en du partojn sudan kaj nordan. En la suda parto estas la plej granda baseno de Ĉinio – Talimu-baseno, kies centro estas la vastega Taklimakan-dezerto. En la baseno stele punktiĝas kulturaj ruinoj kaj historiaj restaĵoj.

Xinjiang estas riĉa je diversspecaj produktaĵoj. Ĝi estas hejmlando de kant-dancoj kaj fruktoj. En longa historio diversnaciecaj popolanoj lasis siajn spurojn kaj formis diversajn kulturojn kunekzistantajn, kaj ĉie vidiĝas entuziasmaj, honestaj kaj karakterizaj folkloroj kaj moroj.

En Xinjiang plej ofte videblas ujguroj, kiuj okupas 47,4% de la tuta loĝantaro de tiu regiono. Ili estas kantemaj, dancemaj kaj gastamaj. Ĉiuj ujguroj ĉu junaj, ĉu maljunaj, ĉu adoltulaj, ĉu infanaj ĉiuj ŝatas porti la broditan ĉapon. Ili ofte donas tian ĉapon kiel donacaĵon al respektindaj gastoj.

Ili kredas je islamo, kaj ĉie troviĝas moskeo. Kaj la plej grava religia festo estas Kurban-festo.

Kirgizoj kutimas porti la rond-kvertan kordurojan ĉapon verdan, violan, bluan aŭ nigran, kaj aldonas ankaŭ felajn aŭ feltajn ĉapojn. Kaj knabinoj ŝatas ruĝajn kaj verdajn gaztukojn kaj lutro-felajn ĉapojn ornamatajn per perlo, plumo ktp.

Taĝikoj preferas ruĝajn ornamaĵojn. La viroj kutimas porti ŝaf-felajn mantelojn kaj la virinoj kolorajn robojn kaj ruĝajn botojn. En la fono de Gobio, stepo kaj oazo sub neĝkovrata montaro, la ruĝa koloro estas la plej plaĉa al ili.

Mongoloj emas porti diverskolorajn robojn borderatajn per diversaj desegnoj, kaj surkape bulĉapelojn. Brodaĵoj de vestoj kaj ŝuoj de virinoj estas tre belaj.

En Xinjiang loĝas ankaŭ uzbekanoj, tataroj, manĉuroj kaj aliaj multaj naciminoritatoj. Oni diras, ke fakte Xinjiang similas al foiro de buntkoloraj vestoj.