• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:27:58    
(foto)Taĝika nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, loĝanta en Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio.

cri

Laŭ statistiko en la jaro 1998, la nombro de taĝikoj loĝantaj en Xinjiang superis 36 000. Ili ĉefe loĝas en la Taŝkurgan-a Taĝika Aŭtonoma Gubernio, kaj sin okupas ĉefe pri brutbredado kaj ankaŭ iom agrikulturo. De multaj jarcentoj, ili fiksloĝas en montvalo situanta ĉirkaŭ 3 000 metrojn super la marnivelo. Printempe ili kultivas iujn malvarm-rezistemajn plantaĵojn, somere paŝtadas sur la alpaj stepoj, kaj aŭtune revenas al la montvalo por travintrado. Tiamaniere ili pasigas duon-nomadan vivon generecion post generacio.

Viroj de la taĝika nacieco portas sur si sen-koluman mantelon botonatan sur brusto, kun zono ĉe la talio. Dum frostaj tagoj, ili aldonas ankaŭ ŝaffelan surtuton kaj klakĉapelon. Virinoj de la taĝika nacieco portas longan robon, kun brodita ĉapo sur la kapo. Viroj kaj virinoj portas ledajn botojn molajn kaj solidajn, oportune al paŝtado laŭ montvojo. Ili kutimas manĝi buteron, jahurton, laktajn preparaĵojn kaj laktan teon, kaj prenas viandon kiel la plej bonan manĝaĵon.

Ilia loĝejo konstruita el ligno kaj ŝtono ĝenerale estas kvadrata kun ebena tegmento, ne altas por rezisto kontraŭ ŝtormo sur altebenaĵo. Somere, kiam ili paŝtadas sur monto, ili loĝas en jurto.

Taĝikoj kredas je islamo. Krom islamaj festoj, ili ankaŭ pasigas la Printempan Feston okazantan en ĉiujara marto. Ili estas tre ĝentilaj kaj gastamaj.

Taĝikoj havas sian propran ligvon, samtempe multaj el ili komprenas ankaŭ ujguran kaj kirkizan lingvojn, kaj la ujgura lingvo estas vaste uzata de ili.

Taĝikoj estas lertaj en kantado kaj dancado. Dum dancado ili ofte imitas pozojn de flugantaj agloj. En ilia tradicia legendo, aglo estas simbolo de heroo. Ilia ofte uzata nacia muzikilo estas mallonga fluto nomata Nayi. Ĝi estas farita per osto de aglaj flugiloj.