Laŭ statistiko en la jaro 1998, la mongola nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, havas 4 milionojn kaj 800 milojn da loĝantoj, kiuj ĉefe loĝas en Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de norda Ĉinio, kaj parte en la nordokcidenta landparto.
La mongola estas nacio kun la longa historio kaj la legenda nuanco. De miloj da jaroj, mongoloj vivas nomade, sakvante akvfluojn kaj herbejojn. Sur la plejparto de ĉinaj stepoj ili lasis siajn spurojn, pro tio ili estas nomataj “gefiloj de la stepo”.
La mongola nacieco estas relative evoluinta en la scienca kaj kultura aferoj, precipe ekde la tempo de la dinastio Ming, ili faras gravajn kontribuojn al la patrolandaj scienco kaj kulturo en la kampoj historia, literatura, lingva, medicina, astronomia, geografia kaj aliaj. En la folklora flanko, tre pupulara kanzono de mongoloj estas “Haolbo”, kaj la ĉeval-kapa violono estas ilia plej ŝatata nacia muzikilo.
La mongoloj originis el la orienta bordo de la antikva rivero Wangjian ( la nuna rivero Arguna ). Originale, mongolo estis nur nomo de iu el la mongolaj triboj. En la komenca periodo de la 13-a jarcento, Ĝingis-Ĥano unuigis ĉiujn tiujn tribojn, formante novan nacian komunumon, kaj la nomo Mongolo fariĝis la titolo de la tuta nacio.
Mongoloj havas tre karakterizan temperamenton, konatan je grandanimeco, liberec-amo, laboremo kaj gastamo. La plej ŝatata festo estas nomata Nadamu, okazanta en somero sur la stepo. La festo abundas je diversaj programeroj literatur-artaj, sportaj, foiraj kaj amuzaj, kaj tre plaĉas al la turistoj.
|