• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:30:32    
Rusa nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, loĝanta en Xinjiang

cri

Laŭ statistiko en la jaro 1998, rusoj loĝantaj en Xinjiang nombriĝas je 8500 homoj, kiuj dise loĝas en Ili, Tacheng, Aletai, Urumuq kaj aliaj lokoj. Ili devenis de cara Rusio kaj migris en Ĉinion post la 18-a jarcento.

Multaj rus-naciecanoj kredas je grekortodoksa eklezio. Urbanoj sin okupas je riparado, transportado kaj metiarto, kaj kamparanoj ĉefe entreprenas kultivadon kaj ankaŭ brutbredadon. Ili tenas boparencajn rilatojn kun diversaj naciecoj, kaj ĝenerale komprenas kelkajn naciecajn lingvojn. En produkta tekniko, ekonomio kaj kulturo, ili tenas relative pli altajn nivelojn.

Rus-naciecanoj lertas en kantado kaj dancado, kaj havas enhavo-riĉan kulturan vivon. Okaze de la tradiciaj festoj, kiaj Kristonasko kaj Pasko, ĉiuj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, gaje kantas kaj dancas por celebrado. La fame konata rusa piedfrapa danco ja estas unu el iliaj karakterizaj naciaj dancoj. La plej ŝatataj naciaj muzikiloj estas balalajko kaj akordiono.