• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:33:53    
(foto)Manĉura nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando, loĝanta en Xinjiang

cri

Laŭ statistiko en la jaro 1998, la nombro de manĉuroj loĝantaj en Xinjiang superis 18 000. Ili plejparte estas posteuloj de armeanoj el la dinastio Qing garnizonintaj en Xinjiang. Ili ĝenerale similas al la han-a nacieco rilate al manĝo, vesto, loĝo, moro kaj kutimo, kaj sin okupas pri edukado, higiena afero kaj oficeja laboro. Ili komprenas kaj uzas la han-an lingvon, nur malmultaj komprenas sian propran lingvon.

Antaŭ la demokratia revolucio de la jaro 1911, la manĉuraj viroj havis la longan harplektaĵon malantaŭ la kapo kaj sin vestis per longa bluzo kaj mandarena jako, kun zono ĉirkaŭ la talio, kaj la manĉuraj virinoj, kun la hartubero sur la kapo kaj altkalkanumaj ŝuoj, portis larĝan kaj rektfasonan robon borderatan per diversaj desegnoj ĉe manikoj, kolumo kaj vestaj refaldaĵoj. Nuntempe la manĉuraj viroj jam kutimas porti la uniformon aŭ okcident-stilan veston, kaj la virina robo jam fariĝis ŝatata kostumo de la ĉinaj virinoj.

En la pasinteco, 16-jaraj gejunuloj de la manĉura nacieco povis geedziĝi laŭ aranĝo de la gepatroj. La nupta moro estis tre interesa. La novedzino devis sidi tutan tagon en la suda terlito, tio estis la tiel nomata “sido por feliĉigo”. Vespere, la nova paro devis man-en-mane ĉirkaŭiri trifoje laŭ la tablo metita sur la planko, poste kune drinki vinon. Brilis tutnokte paro da kandeloj sur ilia lito. Ekster ilia buduaro aro da gratulantoj kantis gajan kanton, kaj iuj el ili ĵetis fabojn en la ĉambron, tio daŭris unu aŭ du horojn. Nuntempe tiu tradicia ceremonio jam ne ofte videblas, ĉar ankaŭ geedziĝo de la manĉuroj estas memdecida de gejunuloj mem, kaj ankaŭ la ceremonio simpliĝas.