• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:35:06    
(foto)Daura nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando, loĝanta en Xinjiang.

cri

La daura lingvo apartenas al la mongol-lingva kategorio. Pro longedaŭra kunekzistado kun la lokaj diversnaciecaj popolanoj, la dauroj loĝantaj en Xinjiang ĝenerale komprenas la lingvojn hanan, mongolan, ujguran, kazaĥan kaj aliajn. En la dinastio Qing, la dauroj aplikis la manĉuran lingvon. Post la demokratia revolucio de la jaro 1911, populariĝis la han-a lingvo inter ili.

Iliaj naciecaj kostumoj kaj ornamaĵoj tre similas al la mongolaj. Ili prenas la farunaĵon kiel la ĉefan manĝaĵon, kaj viando, lakto estas ŝatataj de ili.

Ili observas monogamion. Estas malpermesate geedziĝi al gejunuloj kun la sama familia nomo. Antaŭ ol fariĝi geedzoj, gejunuloj devas sperti fianĉiĝon, svatiĝon kaj nupton. Laŭ tradicia moro, la nova edzo devas iri renkonte al la ĵus leviĝanta suno, dum li ekpaŝis al la nova edzino por ŝin preni hejmen. Tio aŭguras, ke la nova familio estu kiel la matena suno sin levanta en la oriento, kaj ĉiam feliĉa kaj prospera.

Ili estimas oldulojn, helpemas unu al alia kaj ankaŭ gastamas.

La dauroj ne kredemas je religio. En la pasinteco ili iam kredis je lamaismo.