• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:40:28    
Kirgiza nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando, loĝanta en Xinjiang

cri

La kirgiza nacieco estas unu el la antikvaj naciecoj de nia lando. Ĝi havas sian propran lingvon, kiu apartenas al la turka-lingva kategorio. Ili aplikas la skriban lingvon kun arabaj literoj kiel la bazo. La kirgiza lingvo asimilis grandan kvanton da vortoj el la ujgura, kazaĥa, mongola kaj han-a lingvoj kaj per tio pliriĉigis sin.

Laŭ statistiko en la jaro 1998, nun la nombro de kirgizoj loĝantaj en Xinjiang superis 54 mil. Ili ĉefe loĝas en la Kirgiza Aŭtonoma Sub-regiono, kaj parte en Wush, A'kesu, Shache, Tekes, Zhaosu ktp. Ili sin vivtenas ĉefe per brutbredado, kaj loĝas en la felta tendo nomata Boziwu. Kaj fiksloĝantaj kirgizoj ĝenerale loĝas en la eben-tegmenta kvadrata domo. Ili estas tre gastamaj kaj ĝentilaj. Kiam gasto vizitas, ili prezentas la plej bongustan manĝaĵon de sia hejmo, kaj ŝafaĵo estas rigardata kiel la plej valora regalaĵo al la gasto.