• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:41:30    
Kazaĥa nacieco, la dua granda naciminoritato tuj post la ujgura en Xinjiang

cri

Intervjuate de nia raportisto, faka respondeculo de la kazaĥ-lingva redakcio de la ĉina Centra Popola Radio s-ro Yielixiati diris:

“Laŭ statistiko, nun la nombro de kazaĥoj superis 1,5 milionon, ili loĝas ĉefe en Yili, Tacheng, Aletai, Hami kaj aliaj lokoj de Xinjiang. Kazaĥoj estas posteuloj de la antikva nacio Wusun, kiu aperis ĉe la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero ĉirkaŭ la 3-a jarcenton a. Kristo.

La kazaĥa lingvo apartenas al la turklingva kategorio, kaj multaj el ili komprenas ankaŭ lingvojn de aliaj naciminoritatoj de Xinjiang. La plej famaj kaj influaj epopeoj estas Alipemis, Yie'ertargen kaj Huobuland. La kazaĥoj tre atentas pri edukado. Mutaj el ili nun elektas fiksloĝadon, por ke la infanoj povu regule viziti lernejojn.

Ili loĝas en la felta jurto printempe, somere kaj aŭtune, kaj en la eben-tegmenta kabano vintre. Ili sin okupas ĉefe je brutbredado. Kaj la ĉevalo Yili estas ilia fiero. Tiel frue kiel antaŭ 2 100 jaroj, en la tempo de la dinastio Han, kazaĥoj jam elkulturis la bonan rason de ĉevalo, kiu estis ofte tributita al la imperiestro de la dinastio Han. Tre aprecante tian ĉevalon, la imperiestro Wudi donis al ĝi la titolon: Ĉiela Ĉevalo. Tio ja temis pri la ĉevalo Yili.

Nuntempe, la kazaĥoj dankas ankaŭ efektivigadon de reformado kaj malfermo, aparte la strategion pri grandskala ekspluatado de la okcidenta landparto, ĉar tio alportas al ili multajn ŝancojn kaj feliĉan vivon. Geografie Xinjiang situas en la nordokcidenta landparto, pro tio la kazaĥoj estas favorataj pro tiu grava strategio.

Parolante pri tio, s-ro Yielixiati diris:

“ La reformado, malfermo kaj grandskala ekspluatado de la okcidenta landparto plirapidigas evoluadon de Xinjiang, ĉiuj aferoj prosperiĝas kaj la popola vivo pliboniĝas kun ĉiu tago.”

Karaj amikoj, fakte tio estas ĝenerala situacio en diversaj lokoj, inkluzive de naciminoritataj regionoj en nia lando. Oni diras, ke nun ĉiutage regas la festa atmosfero.

La ĉefa festo de kazaĥoj, kiuj kredas je islamo, estas Kurban-festo, la novjara tago laŭ la islama kalendaro. Ankaŭ la festo Nawuluz estas tre solena festo, okazanta en la 22-a de marto laŭ la suna kalendaro. En la kazaĥa lingvo, la festo Nawuluz signifas “adiaŭi la malnovan jaron kaj renkonti la novan”. En la festaj tagoj, sin vestante per belaj tradiciaj kostumoj, oni kolektiĝas kune, kaj akompanate de la ŝatataj muzikiloj, kiaj Dongbula kaj tambureto, ili gaje dancas kaj kantas. Gastigantoj regalas gastojn per bongustaj manĝaĵoj. Laŭ moro ĉiu familio kutime manĝas bongustaĵon kuiritan per viando, laktaĵo, tritiko kaj aliaj sume 7 specoj da konsistaĵoj, tio aŭguras harmonion, feliĉon kaj riĉecon en la nova jaro.

Dum la festaj tagoj, kazaĥoj okazigas diversajn celebrajn aktivadojn, ekzemple, ĉeval-kuron, knabinan post-kuradon, ŝafkaptadon ktp. Tiam, la ĝoja kantado kaj kontenta ridado ŝvebas super la neĝpinta montaro, la smeralda arbaro kaj la flora stepo de la ĉarma hejmlando de kazaĥoj.

Karaj amikoj, krom en Xinjiang, ankaŭ en Pekino loĝas ne malmulte da kazaĥoj el diversaj rondoj. Kiamaniere ili pasigas la Printempan Feston? Al mia demando, s-ro Yielixiati respondis

“Loĝante kaj laborante kune kun gekolegoj el aliaj naciecoj en Pekino, kazaĥoj jam kutimiĝis pasigi diversajn festojn kune kun ili, ekzemple en la Printempa Festo, ankaŭ ni faras festan vizitadon, prenas festajn manĝaĵojn kaj partoprenas en celebraj aktivadoj.”

Krome, dum la festaj tagoj, kazaĥoj ankaŭ memoras siajn sam-naciecanojn loĝantajn transmare, kaj volas sendi al ili novjarajn bondezirojn. Jen estas mesaĝo de fraŭlino Gulimeire:

“ Okaze de la Printempa Festo mi elkore salutas ĉiujn kazaĥojn transmare en la nomo de la kazaĥoj loĝantaj en Pekino. Feliĉon, sanon kaj ĉion bonan al vi en la nova jaro!”