Laŭ statistiko en la jaro 1998, la nombro de hui-naciecanoj loĝantaj en Xinjiang proksimiĝis al 730 mil. Ili ĉefe lokiĝas en la Hui-nacieca Aŭtonoma Subregiono Changji, ĉefurbo Urumĉi, Turufan, Tokexun k.a.
En la vestado, la hui-naciecanoj loĝantaj en urboj, ĝenerale similas al han-naciecanoj. En la de ili koncentre loĝataj regionoj, mezaĝuloj ĝenerale portas surkape la etan ĉapon, blak-ŝtofan ĉemizon kaj nigran veŝton. Virinoj de la hui-a nacieco ĝenerale poras surkape la blankan aŭ bluan ĉapon. Maljunulinoj emas porti la nigran jakon, kaj kamparaj virinoj ŝatas sin vesti per kolororiĉaj kostumoj, kaj kutimas sin ornami per koliero, orelringo kaj fingroringo.
La hui-a nacieco kredas je islamo. La hui-naciecaj virinoj ĝenerale estas malpermesataj edziniĝi al ne-islamanaj viroj, sed la viroj estas permesataj.
|