• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:44:22    
Xibo-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando,loĝanta en Xinjiang

cri

Sude de la rivero Yili, loĝas Xibo-naciecanoj, kiuj tien transloĝiĝis el nordorienta Ĉinio antaŭ 200 jaroj. Ili kredas je ŝamanismo kaj lamaismo. Ili vivas ĉefe de terkulturado kaj lertas en rajdado kaj arkpafado. Tial, tiu tero ĝuas la renomon: Hejmloko de Arkpafistoj.

Xibo-oj estas posteuloj de la antikvaj Xianbei-oj. Antaŭ la 17-a jarcento, Xibo-oj vigladis ĉefe en la Granda kaj Malgranda Xing'an-montaroj kaj sur la stepo Hulun Boir en nordorienta Ĉinio. Tiam ili sin vivtenis ĉefe per fiŝado per boato, bastono, lanco, fiŝreto, pafarko kaj sagoj. Meze de la 18-a jarcento, mil Xibo-aj soldatoj estis senditaj al Yili de Xinjiang por garnizonado. Do, tiuj soldatoj kaj iliaj familianoj, entute pli ol 3 mil personoj, veturis per duradaj ĉaroj tirataj de bovoj al okcidento. Post du jaroj, ili finfine atingis la cellokon. Tie ili fosis Qapqal-kanalon pli ol 80 kilometrojn longan de oriente okcidenten, elkondukis akvon el la rivero Yili por irigaciado, kaj tansformis dezertan teron areantan je ĉirkaŭ 5 mil hektaroj en fekundajn kampojn. Memore al la transloĝiĝo de Xibo-oj, oni difinis la 18-an de aprilo kiel ilian festotagon de la transloĝiĝo al okcidento.

Laŭ statistiko en la jaro 1998, la nombro de Xibo-naciecanoj loĝantaj en Xinjiang superis 36 mil, kaj ili plejparte lokiĝas en la Chabuza'er-a Aŭtonoma Gubernio kaj ankaŭ gubernio Huocheng kaj gubernio Gongliu.

La lingvo de la Xibo-a nacieco apartenas al la manĉurlingva kategorio, kaj ili aplikas ankaŭ lingvojn hanan, ujguran kaj kazaĥan. La Xibo-a lingvo estis fondita en la jaro 1947 sur la bazo de la manĉura lingvo kaj uzatas ĝis nun.

La Xibo-naciecanoj ankoraŭ konservas la tradician vivkutimon de nordorientaj ĉinoj. Interesas, ke nemalmultaj Xibo-aj familioj ankorauŭ konservas la notmanieron de antikvuloj, kiuj faris notojn per nodoj sur ŝnuro pri naskiĝo de infanoj, promociiĝo, geedziĝo kaj aliaj aferoj. Ekzemple, malgranda pafarko kaj sago signifas, ke en la familio naskiĝis filo; tola rubando signifas, ke oni naskis filinon; botoj signifas, ke knabo de la familio servas en armeo. La Xibo-oj rigardas ĝin kiel dion de favora aŭspicio. Ordinare, oni spirale volvis ĝin kaj lokis ĝin en angulo de la ĉambro. Dum la Printempa Festo, oni sternis ĝin kaj okazigis kultan ceremonion: Ĉiuj devis bruligi incensojn kaj klinsalutis ĝin por peti sekurecon de la tuta familio.

Kiel ĉasista nacio, la Xibo-oj transdonis la tradicion de rajdado kaj arkpafado de generacio al generacio. Antaŭe, dum la festotago de okcidento-transloĝiĝo kaj morna sezono de kamplaboro, ili okazigis konkurson de arkpafado. Tiuj, kiuj gajnis la unuajn tri lokojn, estis honoritaj kiel magiaj arkpafistoj. Nun, en la aŭtonoma gubernio estas arkpafaj teamoj profesia kaj amatora. Xibo-oj pli kaj pli famiĝis tra la mondo. Ĉinaj kaj alilandaj turistoj vojaĝantaj en Yining, ĉefurbo de la urbo Yili, plejparte vizitas la Xibo-an Aŭtonoman Gubernion kaj provas arkpafadon kun granda intereso.

La Xibo-naciecaj virinoj ŝatas sin vesti per la manĉura robo, kaj viroj, per jako butonita sur la brusto. Nuntempaj viroj el tiu nacieco loĝantaj en Xinjiang kutimas sin vesti per la okcident-stila kostumo aŭ uniformo, kaj la virinoj, per la eŭropeca virina robo.

Xibo-aj virinoj ankaŭ lertas en papertondado, kaj la de ili faritaj papertondaĵoj estas konataj metiartaĵoj tre plaĉaj al turistoj.

La Xibo-naciecanoj prenas farunon kaj rizon kiel la ĉefan manĝaĵon, kutimas trinki laktan teon, manĝi buteron kaj laktaĵojn.